• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-19 08:42:25    
Malhelpiĝas iraka politika procezo kaj eskaladiĝas perfortaj atakoj

cri
    De la lastaj tagoj, perfortaj atakoj en Irako tendencas eskaladiĝi. La 17-an de aŭgusto en Bagdado, ĉefurbo de Irako, okazis la plej severa perforta atako kontraŭ civitanoj. Tio montras, ke interinfluas la malhelpi-ĝo de iraka politika procezo kaj malboniĝo de sekureco. La situacio ankoraŭ estas serioza.
  Laŭ raporto, samtage okazis 3 sinmortigaj eksplodoj. La unuaj  du eksplodoj preskaŭ samtempe okazis apud busostacio meze de Bagdado. Post 30 minutoj, la 3-a eksplodo okazis en hospitalo proksima al la stacio. Aŭto antaŭ hospitalo tuj eksplodis kiam vunditoj en la unuaj du eksplodoj estis sendataj al la hospitalo. La sinsekvaj eksplodoj kaŭzis morton de 43 homoj kaj vundiĝon de 76, kaj plejparto de ili estis civitanoj. La nombro de mortintoj probable plue pliiĝos. Krome, tiuj eksplodoj kaŭzis ankaŭ detruon de 22 aŭtoj, inkluzive de 3 policaj aŭtoj.
   La 17-an de aŭgusto, okazis pluraj eksplodigaj eventoj diversloke en Irako. Tio kaŭzis morton de almenaŭ 16 irakanoj. Usona armeo en Irako samtage publikigis deklaron kaj konfirmis, ke en la pasintaj 48 horoj, mortis pluaj 5 usonaj armeanoj. Ĝis nun, depost 2003 kiam Usono lanĉis la Irakan Militon, la nombro de usonaj mortintaj armeanoj en Irako jam atingis 1851.
  Evidente, la eskaladiĝo de lastatempaj perfortaj aktivadoj en Irako estas intime kunligata kun la procezo de ellaboro de iraka konstitucio. La 15-an de aŭgusto, okaze de la alveno de limtempo de transdono de oficiala konstitucia leĝprojekto, pro tio, ke irakaj diversaj politikaj partioj malcedis unu alian pri iuj klaŭzoj de la konstitucia leĝprojekto, iraka transira civitana parlamento devigite reviziis portempan konstitucion kaj longigis la limtempon, nome de la 15-a de aŭgusto ĝis la 22-a de aŭ-gusto. Tiam Konstitucia Skiza Komitato transdonos la oficialan konstitucian leĝprojekton al la parlamento. Ekde la 16-a de aŭgusto, gvidantoj de irakaj diversaj politikaj partioj disvolvas novan interkonsili-ĝon kaj intertraktadon pri federacia sistemo, la rolo de Islamo kaj aliaj disputataj problemoj. Laŭ raporto, la nova intertraktado inter irakaj diversaj politikaj partioj ankoraŭ estas " maratona" kaj "kvereloplena".
   Laŭ raporto, Iraka Islama Partio, la plaj granda ŝijaisma politika partio en Irako, la 17-an de aŭgusto publikigis deklaron kaj publike kritikis Irakan Konstitucian Skizan Komitaton, deklarante ke la komitato estas kun partieco kaj tre malorda. La deklaro diras, ke Iraka Islama Partio tenas siajn opiniojn pri multaj klaŭzoj de la konstitucia leĝprojekto. La partio opinias, ke federacia sistemo nur aplikas al Nord-kurda Aŭ-tonoma Regiono kaj ne aplikas al aliaj regionoj de Irako. Krome, la nova konstitucio devas konfirmi, ke Irako devas esti araba kaj islama lando. La deklaro diras ankaŭ, ke la natura riĉfonto en Irako apartenas al la iraka popolo, tial oni devas lasi, ke elektita registaro decidi laŭ popola bezono kaj disvolva plano kiel dividi trezoron alportatan de la riĉfonto.
   Analizistoj montras, ke pro malbonigo de iraka politika rekonstruado kaj sekureca situacio, kiel dirite de Laith Kuba, proparolanto de iraka registaro, plej frue fini la ellaboron de la konstitucia leĝprojekto estas gravege por la realigo de iraka stabiligo kaj rekonstruada laboro. Por eviti enlandan militon kaj senordan situacion, ellabori konstitucion estas la unua paŝo. Tial, diversaj politikaj partioj en Irako devas meti disputon flanken kaj atingi kompromison pri konstitucia leĝprojekto.