• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-22 16:13:23    
Karakteraj librovendejoj en Pekino (1)

cri

Pekino estas monde konata antikva urbo kaj ankaŭ politika kaj kultura centro de Ĉinio, ĝi havas vastan kulturan bruston kaj ĝuste ŝajnas malfermita scenejo, diversaj kulturoj sin koncentras ĉi tie kaj formiĝis brila kultura prospero.

En Pekino, librovendejo estas nemankigebla parto en la vivo de la homoj. Pekino havas multajn grandajn kaj malgrandajn librovendejojn, ekzemple la Libra Domego de Xidan povas esti estro de diversaj librovendejoj, ĝi estas la plej granda detala librovendejo kaj situas en centro de la urbo, ĝi havas bonan medion kaj kompletan librotipon, multaj alilokanoj venas al la librovendejo kiam ili vizitas Pekinon. Samtempe multaj karakteraj librovendejoj kaj subjektaj librovendejoj senĉese aperis kaj liveris pli delikatan, proksiman kaj modan servon al legantoj.

La raportisto iris al Zhongguancun, koncentra loko de la interreta-teknika industrio, kie troviĝas la "Fotosinteza Librejo". La librovendejo havas du etaĝojn, la dekora koloro de la librovendejo ĉefe estas flava. Administranto de la librejo Yu Zhenghui konigis, ke la nomo "fotosintezo" ĝuste figuras, ke sorbi sciojn per legado ĝuste ŝajnas procezo de fotosintezo. Multaj legantoj opinias, ke tiu nomo tre konformas al sento en legado kaj plenas de moderna odoro. Ankaŭ s-ro Yu mem tre ŝatas legadon. Li diris:

"Mi pensas, ke la libra fako, kiun mi ŝatas, estas fotosinteza procezo. Se vi mem interesiĝas pri libro kaj ĉiam tenas originalan sentimenton al libro, tio estas sciemeco. Mi ĉiam opinias, ke teni plej intimajn rilatojn kun libro estas akcelo al vi mem."

La "Fotosinteza Librovendejo" iniciatas "plezurigan legadon", ankaŭ kafejo de la librovendejo estas nomita per "plezuriga legado". Plezuriga legado de legantoj ne limiĝas en libro, sed inkluzivas muzikon, kafon aŭ sentimenton. Tio estas tute malsama ol sento de tradicia librejo. La plejparto de ĉinaj tradiciaj librovendejoj nur vendas librojn, inter vicoj da librobretoj nur ekzistas pasejoj, la homoj legas nur starante en pasejoj aŭ sidante sur la tero. Nun same kiel la "Fotosinteza Librovendejo", pli kaj pli multaj librovendejoj disvolviĝis kiel bona amuza loko de la homoj. Lega insulo, kafejo, laŭtlega kampo, provejo de novaj muzikaj albumoj kaj aliaj novaj instalaĵoj konsistigas novajn elementojn de moderna librovendejo. Komfortaj sofoj kaj seĝoj, milda lamplumo, serena muziko, nebula kafa aromo sin miksas kun maldensa odoro de presinko en libroj, legantoj povas trankvile legi.

Fraŭlino Jiao estas ofta kliento de la "Fotosinteza Librovendejo", ŝi tre ŝatas etoson de plezuriga legado, ŝi diris:

"La etoso estas tre grava. Tie mi sentas komforton, tial mi volas veni ĉi tien."