• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-22 16:21:05    
Ĉinaj naciminoritatoj kun malmultaj loĝantoj (1)

cri

Achang:

La prapatroj de la achang-oj vivis en la basenoj de la riveroj Jinsha, Lancang kaj Nujiang, en nordokcidenta Yunnan-provinco. Ch. 13 jc., ili plurfoje transloghighis kaj iom post iom enloghighis en Yunnan. De la tiea han-a garnizono ili lernis kulturi rizon kaj fari ferajn instrumentojn. Tio akcelis la disigon de agrikulturo kaj metiindustrio, kaj la komercaekonomio unuapashe disvolvighis. Antau la fondigho de la nova Chinio en 1949praktikighis en la regiono de achang-oj la feudula ekonomio, kaj bienula ekonomio konis iagradan evoluon. La feuduloj plejparte estis taj-aj tribestroj kaj la bienuloj -- han-oj.

La achang-oj havas richan bushan literaturon kaj lertas en ludo de lanternoj, kantado, dancado kun tamburo, gravurado kaj skulptado. Ili havas la festojn Huijie kaj Woluo kaj celebras ankau la festojn akvovershan, pordoferman kaj -malferman same kiel la taj-oj.

La achang-aj viroj portas vestojn kun simplaj koloroj, kaj la virinoj edzinighintaj tiujn kun mallarghaj manikoj kaj kaptukon en koloroj blua au nigra. La achang-aj knabinoj havas harligon volvitan sur la kapo kaj sin beligas per diversaj arghentaj ornamajhoj.

Bao'an-nacieco:

Bau'an devenis de la nomo de loko. En 1573-1620 bau'an-oj starigis la packonservan trupon Bau'an en la regiono Tongren, Qinghai-provinco, kaj fondis la urbon Bau'an. Antaue oni nomis la loghantojn Bau'an-hui, char ili kredis je islamo kiel huj-oj. En 1950 lau ilia deziro oni eknomis ilin Bau'an-nacio.

Char iliaj lingvaj karakterizajhoj kaj vivkutimoj similaj al tiuj de mongoloj, oni konstatis, ke ekde la dinastioj Yuan kaj Ming iuj mongoloj, kiuj kredis je islamo, vivis en la regiono Tongren kaj post longtempa kunvivado kun huj-oj, han-oj, tibetanoj kaj tu-oj formighis iom post iom la nomita nacio. La bau'an-oj plejparte sin okupas pri terkulturado kaj malmultaj pri brutobredado kaj metiindustrio. Ili lertas en kantado, dancado kaj ludo de kord- kaj blov-instrumentoj.

Blang-nacieco:

Antau la fondigho de la nova Chinio en 1949 la blang-oj en la montaro Blang ankorau konservis la vivmanieron de primitiva komunumo kaj tiuj en la regiono Pingba jam vivis en la etapo de la feud-bienula ekonomio. La lokoj, kie loghas la blang-oj, abundas je richfontoj. La blang-oj sin okupas chefe pri terkulturado kaj lertas en te-kulturado dank' al la varmeta klimato. La blang-oj en la montaro Blang donas al siaj idoj la nomon ligitan kun tiu de la patrino. Tri tagojn post la naskigho de la bebo oni baptas ghin kaj aldonas la nomon de la patrino post la ghia.

La blang-aj viroj portas veston sen kolumo, larghan pantalonon en nigra koloro kaj blankan au nigran turbanon, kaj la virinoj mallongan veston sen kolumo, jupon kun rughaj kaj verdaj strioj au en nigra koloro. Ili faras hartuberon kaj ghin volvas per longa rubando. La blang-aj virinoj machas areknukson kaj hodiau maljunulinoj ankorau rigardas belaj la dentojn nigrigitajn de areka suko.

Buyi-nacieco:

En la regiono, kie vivas buyi-oj, klaras riveroj kaj verdas montoj. Tie imponas la fama akvofalo Huangguoshu. Historiaj objektoj elterigitaj en la regiono atestas, ke la buyi-oj apartenas al la agrikultura nacio, kiu de antikve lertas en riz-kulturado. Ilia vaks-tinkturita shtofo kun belaj desegnoj estas shatataj metiartajhoj kaj konservajhoj.

La buyi-aj kantoj elspiras tipan nacian trajton. Por geedzigha ceremonio la buyi-oj kantas 2-3 kaj ech 6-7 tagojn. Tamburo el bronzo kun diversaj gravurajhoj sur si estas ilia plej antikva nacia muzikilo. Antaue preskau chiuj buyi-aj vilaghoj posedis bronzan tamburon, kaj tamburado estas nemankigebla programero en festaj aktivadoj.

La buyi-aj viroj portas mallongan veston, pantalonon kaj kaptukon, kaj la virinoj veston kun largha basko dekstre butonumita kaj sin beligas per diversaj arghentaj ornamajhoj.

La chefa festo de la buyi-oj estas Festo de Bova Regho. En la festa tago (la 8-a tago de la kvara monato lau la china luna kalendaro) chiuj buyi-aj familioj preparas bov-reghan kukon por kulti la prapatrojn, alvenigi la bovan animon kaj ripozigi la bovojn por esprimi amon kaj dankon al la lastaj.