• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-23 14:58:36    
Iraka transira nacia parlamento prokrastis voĉdonon al skizo de oficiala konstitucio

cri

La 22-an de aŭgusto, tuj antaŭ la finfina limdato, la iraka skiza komisiono de konstitucio prezentis al la transira parlamento la skizon de oficiala konstitucio. Tamen la transira parlamento ne tuj okazigis voĉdonon al tiu skizo, sed prokrastis ĝin je 3 tagoj, por ke diversaj grupoj fari modifon kaj kunordigon al la artikoloj, pri kiuj ili ankoraŭ ne atingus komunan konon.

Laŭ difino de la iraka provizora konstitucio, la iraka skiza komisiono de konstitucio devis prezenti al la transira parlamento la skizon de oficiala konstitucio antaŭ noktomezo de la 15-a de aŭgusto, por okazigi plebisciton pri tio en mezo de oktobro, kaj okazigi la oficialan elektadon laŭ la nova konstitucio en decembro. Ĉar estas diverĝoj inter la ŝijaisma grupo, sunaisma grupo kaj la kurdoj pri federacia sistemo, rolo de islamismo, distribuo de enspezo de petrolo kaj aliaj problemoj, la transira parlamento devis prokrasti la limdaton de prezento de la skizo al noktomezo de la 22-a de aŭgusto.

Post semajno de interkonsiliĝo, la ĉefaj ŝijaismaj kaj kurdaj partioj atingis interkonsenton pri la supremenciitaj problemoj kelkajn minutojn antaŭ starto de kunveno de la transira parlamento, kaj plenumis ellaboron de plejparto de la skizo de oficiala konstitucio. Laŭ raporto de la televidostacio Al-Jazeera, la skizo de la konstitucio difinis, ke Irako estas demokratia federacia lando kun parlamenta sistemo. Sed ĝi ne menciis la nacian aŭtonoman rajton deziratan de kurdoj, nek la problemon pri federacia sistemo praktikota de ŝijaisma grupo en la suda parto. Tio montras, ke tiuj du grupoj cedis al la sunaisma grupo, kiu tenas oponan opinion al la problemo pri federacia sistemo, por ke la sunaisma grupo aprobu la skizon de konstitucio. En la problemo pri rolo de islamismo, la skizo difinas, ke la islamismo estas fundamenta fonto de ellaborado de leĝoj, la leĝoj ne devas kontraŭi al la fundamentaj principoj de islamismo. Sed la skizo ne difinas, ke ellaborado de leĝoj devas konformi kun normoj de la islamismaj leĝoj. Tio estas rigardata kiel cedo al la laika grupo de kurdoj, kiuj daŭre oponas kontraŭ tio, ke islamismo estas "ĉefa fonto" de leĝ-donado.

Laŭ la iraka provizora konstitucio, la skizo de oficiala konstitucio estos sankciita kun subteno de pli ol du trionoj de la 275 membroj de la transira parlamento. La ŝijaisma grupo kaj la kurdoj okupas 215 sidlokojn en la transira parlamento. Eĉ se la sunaisma grupo oponos, la skizo de konstitucio ankoraŭ estos sankciita. Sed la iraka provizora konstitucio ankaŭ difinas, ke en la plebiscito, se pli ol du trionoj de balotantoj en 3 provincoj el la 18 provincoj neos la novan konstitucion, ĝi estos vetoita, kaj samtempe malorganiziĝos la parlamento kaj refoje okazos elektado. En 4 mezaj provincoj de Irako, la sunaismaj araboj estas absolutaj majoritatoj, kaj ili ludas gravan rolon pri sankcio al la skizo de oficiala konstitucio.