• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-23 16:59:52    
Blindula muzikisto Gao Zhipeng (1)

cri

Gao Zhipeng estas blindula muzikisto kaj majstras en verkado de kontoteksto kaj muzikaĵo, kantado kaj ludado de pluraj instrumentoj. De multaj jaroj li pene kaj senŝancele marŝas sur arta vojo kaj obstine strebas por muziko, spite al malfacila vivo.

Gao Zhipeng naskiĝis en kampara vilaĝo de la provinco Shanxi, norda Ĉinio. En sia aĝo de 6 jaroj li perdis la vidadon pro kuraca akcidento. Pro manko de blindula lernejo en la hejmloko li ne povis lerni en lernejo, tial la patro instruis al li ludadon de Erhu (unu el ĉinaj kordaj instrumentoj) en lia 9-jaraĝo. Vespere post kiam la patro finis sian agrikulturan laboron, Gao Zhipeng tuj sidis apud la patro, kaj ludis la instrumenton Erhu sekvante kantadon de la patro. Post nelonge li ellernis iom da lokaj melodioj, tio multe stimulis lin. Poste lia ludnivelo superis tiun de la patro.

En la 13-jaraĝo de Gao Zhipeng la patro sendis lin al kurso de loka instrument-ludo. Unu jaron poste li ellernis ludadon de kelkaj naciaj instrumentoj kaj diversajn lokajn melodiojn. En la aĝo de 16 jaroj Gao Zhipeng fondis sian instrument-ludan trupon, kaj ĝi turneis en kamparaj vilaĝoj. La trupo estis tre prospera, kaj per prezentado li lukris monon por helpi la familion. Subtenate de li la familio konstruis domon, liaj du pli aĝaj fratoj edziĝis kaj la pli juna fratino plenumis sian mezlernejan lernadon.

Samvilaĝanoj admiris, ke li profitas per la instrument-luda trupo, tamen kiam li informiĝis, ke en Taiyuan, ĉefurbo de la provinco Shanxi, estas lernejo servanta speciale al blinduloj, li senŝancele eksigis la trupon kaj komencis studan vojon por realigi sian revon pri muziko. Gao Zhipeng diris, "Kial mi veturis eksteren? Ĉar de mia infanaĝo mi havas la ideon kaj memfidon, ke mi ne povas ĉiam resti tie por simpla vivteno, sed mi devas entrepreni grandan karieron kaj fariĝi muzikisto. Tiam mi ofte mense konfuziĝis, pro tio mi promenis sur rivera plaĝo kaj kriis laŭte kontraŭ krutaĵo por elverŝi plendon."

En 1992 Gao Zhipeng kaŝe veturis al la urbo Taiyuan. Post sia klopodo li fine fariĝis unu el lernantoj de la blindula lernejo. En tiu periodo li ofte iris al ĉefaj stratoj aŭ trajna stacio por lukri per kantado ĉiudimanĉe. Liaj lerta instrument-ludo, bela kaj sentimentala voĉo ofte allogas al li multajn aŭskultantojn, kaj tiamaniere li vivtenis sin. En la lernejo li renkontis sinjorinon Sun Jinyan, kiun li titolis "lernejestran patrinon". Tiu ĉi lernejestro trovis, ke la knabo havas geniecon en muziko, kaj inspiris lin verki muzikaĵojn. En 1994 Gao Zhipeng komencis verki kantojn, kiuj temas pri lia travivaĵo kaj socia evoluo. Kelkaj el liaj kantoj plurfoje gajnis premion en konkurso de ĉina muziko.