• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-23 17:04:48    
Konferenco de Monda Higiena Organizo atentas pri sano en Afriko

cri

La 22-an de aŭgusto en la mozambika ĉefurbo Maputo inaŭguriĝis la 55-a Konferenco de la Afrika Komisiono de la Monda Higiena Organizo. Centoj da personoj, inkluzive de la higienaj ministroj aŭ iliaj reprezentantoj de la afrikaj membrolandoj de la Monda Higiena Organizo, reprezentantoj de plurflankaj kaj duflankaj organizoj kaj de neregistaraj organizoj, ĉeestis al la konferenco. En la konferenco ĝenerala direktoro de la Monda Higiena Organizo s-ro Lee Wook-Jong apelaciis, ke la internacia socio devas atenti pri la problemo de sano en Afriko kaj liveri subtenon por plibonigi la san-staton de la afrikaj popolanoj.

Dum la 5-taga konferenco la ĉeestantaj reprezentantoj faros diskutadon pri preventado kaj regado de aidoso, tuberkulozo, malario kaj aliaj malsanoj, praktikado de la Frama Konvencio pri Tabaka Regado, kaj similaj problemoj. En la inaŭguro, ĝenerala direktoro Lee Wook-Jong montris, ke ĉiujare en Afriko pli ol miliono da homoj mortis pro aidoso, malario, tuberkulozo, ĥolero, infana paralizo kaj aliaj malsanoj, kaj tio serioze damaĝas la klopodadon de diversaj afrikaj landoj por disvolviĝado. Lee Wook-Jong proklamis, ke la Monda Higiena Organizo pligrandigos sian budĝeton por la afrika regiono je 30% por helpi la afrikan kontinenton kuraci kaj preventi diversajn malsanojn.

De longa tempo aidoso cirkulas grandskale en Afriko kaj minacas la sanon de la afrikaj popolanoj. Laŭ statistiko de la Monda Higiena Organizo kaj koncerna fako de Unuiĝintaj Nacioj, Afriko, precipe la afrika regiono suda de Saharo, estas la plagita regiono de aidoso. Tiea loĝantaro okupas nur 10% de la totala loĝantaro de la tuta mondo, tamen ĝis la fino de la pasinta jaro tie troviĝis 26 milionoj da aidosuloj kaj kunportantoj de aidosa viruso okupantaj 60% de la totala nombro de la tutmondaj infektitoj de aidosa viruso. En la suda regiono de Afriko nun troviĝas 11 milionoj da "aidosaj orfoj". En sia parolo en la konferenco, mozambika prezidento Armando Guebuza emfazis, ke la cirkulado de aidoso en Afriko serioze detruas la sanstaton de la laboruloj de diversaj afrikaj landoj kaj kaŭzas morton de granda nombro da homoj. Tio jam estas unu el la ĉefaj kaŭzoj, ke la ekonomio de la afrika kontinento malrapide kreskas.

Laŭ la publika opinio, tiu ĉi konferenco liveras ne nur ŝancon por diversaj afrikaj landoj fari interfluojn pri defioj alfrontataj koncerne la problemon de sano, sed ankaŭ terenon por akiri atenton kaj subtenon de la internacia socio. Oni atendas, ke ĉi-foja konferenco akcelos afrikajn diverslandajn registarojn, neregistarajn organizojn kaj la tutan internacian socion, ke ili faru pli grandan klopodadon por solvi la problemon de sano en Afriko.