• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-23 17:25:35    
Berthelot, la fondinto (2)

cri
Varbita de samlernejano en la liceo de Reims, Berthelot esperantistiĝis en 1899 kaj ricevis la numeron 4847 en la Adresaro de la esperantistoj de d-ro Zamenhof. La lingvon li lernis ĝisfunde. Flame kaj entuzisme li propagandis ĝin.
Alveninte en Ceret kaj dungiĝinte ĉe presisto, li tuj provis arigi la katalunajn esperantistojn, loĝantajn en la hispana kaj franca flankoj de Pireneoj, en unu sola kataluna asocio. En decembro 1904, li fondis la "Aplech Esperantista de Catalunya" (Kataluna Esperantista Grupo), kiu celis diskonigi Esperanton pere de la kataluna lingvo. Ĝia organo fariĝis Espero de Katalunjo (aperis nur kelkaj numeroj), presita de Berthelot mem, la unua Esperanta gazeto aperinta en la kataluna lingvo. Notinde estas, ke la unuan plurpaĝan ĉefartikolon verkis Salvator Dali, la patro de la nuntempe fame konata pentristo.
La unua ĝenerala kunveno de la grupo okazis en Barcelono la 24-an de aprilo 1905. Krom diversaj delegitoj el ambaŭ flankoj de Pireneoj ĉeestis ankaŭ Emile Boirac, rektoro de la Universitato de Dijon, kiu poste, ĝis sia morto en 1917, estis prezidanto de la Akademio de Esperanto kaj de ĝia Lingva Komitato.
La 18-an de junio 1905 Berthelot aperigis la unuan numeron de Esperanto, kies unua numero estis presita en Perpignan, sed la ceteraj, fare de Berthelot mem, en Ceret. Duonmonata, kvarpaĝa (du en Esperanto kaj du en la franca lingvo), en formato 33x50cm, la revuo estis redaktata de Charles Lambert, universitata profesoro en Dijon; la administradon kaj presadon prizorgis Berthelot, ĝia proprietulo.
La nova periodaĵo estis primovada kaj bone akceptita; ĝi estis ne nur abonebla sed ankaŭ "aĉetebla en ĉiuj francaj kaj svisaj stacidomoj". Jen letero de d-ro Zamenhof, presita en la dua numero de la nova gazeto:
"Kara sinjoro, mi ricevis la unuan numeron de Via gazeto 'Esperanto' kaj mi dankas Vin kore. Mi legis la numeron kun plezuro kaj granda intereso. Mi deziras al Via entrepreno la plej bonan sukceson. Via, L. Zamenhof."
En la sama – dua – numero de la gazeto, Berthelot ekpublikigis sian "Vortareto Esperanto-Esperanta", la unuan provon de vortaro tute en Esperanto.
Transloĝiĝinte al Ĝenevo, Berthelot pene daŭrigis la eldonadon de la gazeto. Ĝi tiam estis presata en Ballegarde (Ain, Francio), sed, pro financoj, administraj malhelpoj kaj bojkotado, Berthelot cedis sian gazeton al Hector Hodler. La 12-an de februaro 1907 reaperis Esperanto, kies nova direktoro estis Hodler. Por la unua fojo, krom kvarlingva ĉefartikolo, ĝi havis tekston tute en Esperanto – signo nekontestebla de ĝia jama universaleco.
Je la fondiĝo de UEA, en 1908, Esperanto fariĝis ĝia oficiala organo.
Ŝuldaj ni estas al Paul Berthelot. Li meritis, ke ni pli bone konu liajn ĝis nun nedankitajn servojn por Esperanto.
Kromaj verkoj de Paul Berthelo:
Vocabulaire Francais-esperanto (kun Cart kaj Merckens), Paris 1903; Kvarfoje reeldonita.
Komercaj leteroj (kun Lambert), Paris 1903; dufoje reeldonita.
Fonetiko litera (pseŭdonimo Marcelo Verema), Ceret 1904; reeldonita.
Provo de khemia nomigado, Ceret 1904.
L'evangile de l'heure (La Evangelio de la horo). Anarkiista sloganaro. En 1912, do post la morto de Berthelot, tradukita en Esperanton de D. Ivanski kaj eldonita broŝurforme de Internacia Socia Revuo. El Esperanto tradukita japanen kaj ĉinen. Plurfoje reeldonita de japanaj anarkiistoj kaj felietone ankaŭ en La Voĉo de la Popolo, ĉina Esperanto-periodaĵo, ekaperinta en 1913.
Tradukaĵo: Fantasio, komedio en du aktoj de Musset. Post la morto de Berthelot omaĝe publikigita de Bourlet, unue en la Revuo kaj poste libroforme.