• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-24 15:30:43    
Xiamen klopodas akceli ekonomian kaj komercan interfluon inter du bordoj (1)

cri

De la lastaj jaroj la ekonomia kaj komerca kontaktiĝo inter Taiwan kaj la ĉina ĉeftero estas pli kaj pli intima, pli kaj pli da entreprenoj investitaj de taiwan-aj komercistoj loĝas en la ĉeftero, samtempe pli kaj pli multaj taiwan-aj produktoj eniras en la merkaton de la ĉeftero. La urbo Xiamen, kiu troviĝas en la ĉina sudorienta provinco Fujian kaj estas najbara al Taiwan, per bona regiona supereco ludas pli kaj pli gravan rolon en ekonomia kaj komerca interfluo inter la du bordoj de la taiwan-a markolo. Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ ni konigos al vi disvolvan staton de Xiamen, bonvole aŭskultu!

La urbo Xiamen estas unu el la ekonomiaj specialaj regionoj, plej frue instalitaj de Ĉinio, la totala areo de la urbo superas 1 500 kvadratajn kilometrojn kaj estas distanca de taiwan-a Jinmen je kelkaj kilometroj. Pro la naturdotita situacio, Xiamen posedas la superecon pri disvolvo de la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj kun Taiwan. En aprilo de 1997, la du bordoj oficiale komencis 'provpunktan rekta-navigacion' de vara transporto, ĝis nun 70% de konteneroj de vara transporto de la du bordoj en-el-iras per la haveno de Xiamen. En januaro de 2001, pasaĝer-transporta linio de Xiamen al taiwan-a Jinmen estis malfermata, pro tio Xiamen fariĝis la grava artiko de homkontakto inter la du bordoj. Laŭ statistiko, en la 1-a duono de la kuranta jaro, la linio transportis turistojn je pli ol 250 mil homfojoj. Estro de oficejo de xiamen-a buroo de havenaj aferoj sinjoro Zhou Qinghai diris, ke la malfermo de la linio de Xiamen ĝis Jinmen grande altigas la pasaĝer-transportan efikon de la du bordoj, tio estas profunde ŝatata de gastoj de la du bordoj, precipe de taiwan-aj komercistoj, kiuj faris investon en la ĉina ĉeftero.

"La naviga tempo normale estas duona horo ĝis 40 minutoj, tio signifas ke enŝipiĝinte en Xiamen, post 40 minutoj oni atingas Jinmen, de la flughaveno de Jinmen oni povas atingi la insulon Taiwan, la tuta procezo bezonas nur malpli ol 2 horojn. Se oni faras rondiron de Xiamen al Aomen aŭ Hongkong por atingi Taiwan, la tuta procezo bezonas pli ol 4 horojn. Tial nun la linio estas nomita 'ora linio' inter la du bordoj."

La plibonigo de trafika kondiĉo unue igis kontinue kreski la kvanton de komerco inter Xiamen kaj Taiwan. Por oportuni komercon inter la du bordoj, sur la insulo Dadeng de Xiamen, la ĉeftero instalis merkaton de sumetaj komercaĵoj, nun la jara sumo de la merkata negoco atingis 200 milionojn da juanoj de renminbi.

Antaŭ nelonge, 15 specoj da taiwan-aj fruktoj estis sankciitaj eniri senimposte en la ĉefteran merkaton, interalie multaj el la fruktoj estas apartaj de Taiwan. Laŭ konigo, la urbo Xiamen kaptis la ŝancon, simpligis ekzamenan kaj kvarantenan procedojn pri taiwan-aj fruktoj, ankaŭ instalis specialan kvartalon por taiwan-aj fruktoj en xiamen-a frukta pogranda merkato. La rimedoj kreis oportunajn kondiĉojn por akceli taiwan-ajn fruktojn eniri en la ĉefteran merkaton per Xiamen. Vicestro de la xiamen-a komerca disvolva buroo sinjoro Dai Bizong diris, ke Xiamen fariĝis la trajnoŝanĝa stacio de eniro de taiwan-aj fruktoj en la ĉefteron:

"De la 28-a de majo, 6 komercaj korporacioj de Xiamen enportis 17 amasojn da taiwan-aj fruktoj, la totala kvanto atingis 86 tunojn kaj vara valoro atingis 84 mil usonajn dolarojn. Escepte de vendo en Xiamen, plej multaj fruktoj estis vendataj en Pekino, Ŝanhajo kaj najbaraj lokoj de Xiamen."