• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-24 15:39:24    
Xiamen klopodas akceli ekonomian kaj komercan interfluon inter du bordoj (2)

cri

Pro la ununura geografia situacio, Xiamen estas la loko, prioritate elektita de taiwan-aj entreprenoj por investo en la ĉeftero. Ĝis julio de la kuranta jaro, la urbo jam enkondukis pli ol 2 300 programojn investitajn de taiwan-aj entreprenoj, kaj efektive utiligis taiwan-ajn kapitalojn je 2,8 miliardoj da usonaj dolaroj.

Manĝaĵa limigita korporacio Marnex, kiu rezidas en Xiamen jam de la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, speciale faras manĝaĵajn prilaboron kaj frostigon. Nun ĝi havas pli ol 700 laborantojn kaj ĝia jara produktovaloro superas 12 milionojn da usonaj dolaroj. Ĝenerala vicdirektoro de la korporacio sinjoro Lin Fufan sciigis raportiston, ke xiamen-aj bonaj investaj kondiĉoj altiris amason da taiwan-aj entreprenoj.

"Mi loĝas en Gaoxiong de Taiwan, la kimato de Gaoxiong estas simila al tiu de Xiamen, en tia klimato agrikulturaj plantoj bone kreskas. Cetere, la investa medio de Xiamen estas bona, la nombro de taiwan-aj komercistoj en Xiamen superis 20 mil".

Same kiel la limigita korporacio Marnex, limigita korporacio nomita Known-You pri Plantidoj kaj Semeroj, investita de taiwan-a entrepreno, akiris bonan disvolvon en Xiamen. Ĝenerala direktoro de la korporacio Zhou Junsheng diris, ke nun Xiamen estas la bazo, la korporacio jam instalis oficejojn en Pekino, Ŝanhajo, Guangzhou kaj aliaj, sume 7 urboj kaj la venda reto jam troviĝas en la tuta lando."

Sinjoro Zhou Junsheng diris, ke kiam la investo de taiwan-aj agrikulturaj entreprenoj akiris bonan efikon en Xiamen, ili alportis al lokaj kamparanoj bonajn speciojn de agrikulturaj plantoj kaj progresintajn agrikulturajn teknikojn. Li konigis, ke antaŭ pli ol dek jaroj, ĝuste la korporacio Known-You unuafoje enkondukis la specon de malgranda tomato en la ĉefteron. Zhou Junsheng konigis ankaŭ, ke instruante agrikulturajn teknikojn al lokaj kamparanoj, ili helpas al kamparanoj serĉi merkatojn.

"Specialistoj de nia korporacio malregule faras gvidadon, samtempe ni ankaŭ kunlaboras kun scienc-studaj establaĵoj aŭ agrikulturaj universitatoj, la interfluoj kun lokaj kamparanoj estas oftegaj. Cetere, ni ankaŭ helpas al ili solvi la problemon de merkato."

Xiamen estas najbara de Taiwan, kulturo kaj lingvo estas similaj, tial ĝi havas neanstataŭigeblan superecon en akcelado de diversaj kunlaboroj inter la du bordoj, inkluzive de ekonomia kaj komerca kunlaboroj. Vicestrino de la urbo Xiamen sinjorino Huang Ling esprimis, ke laŭgrade disvolviĝanta ekonomia kaj komerca interfluo inter Xiamen kaj Taiwan estas favora al la dubordaj popolanoj, en la estonteco Xiamen sin dediĉos plu al la akcelado de la disvolvo de kontaktiĝo inter la du bordoj.

"Xiamen kaj Taiwan havas tre specialan senton, por interfluo inter la du bordoj, Xiamen estas la tre utila loko. Ni havas la respondecon vastigi la interfluon."