• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-24 16:18:16    
Trinkado de Wulong-teo en Xiamen (2) (foto)

cri

Wulong-teo estas ne nur bongusta, sed ankaŭ postulas ceremonieskan procedon en la infuzado kaj trinkado, daŭrantan sufiĉe longe. Tial oni alinomas la teon tempo-konsuma teo. La tekruĉo estas delikata kaj havas nur la grandecon de manplato. Sekve, ankoraŭ pli malgrandas la te-trinkaj tasoj. Krom tekruĉo kaj tetasoj, necesas aldoni te-pleton por tasoj kaj teleron por tekruĉo. Dum la infuzado de Wulong-teo, oni devas plenigi la kruĉon per teo, por ke la infuzita teo estu pli bongusta. Ankaŭ verŝado de Wulong-teo bezonas altan lertecon. Dum la te-verŝado, oni devas premi la kruĉan kovrilon per unu fingro, turni la kruĉon je 90 gradoj, por ke ĝia buŝo direktiĝu rekte malsupren, kaj poste rapide verŝi la teon en tasojn anticipe vicigitajn. Tiamaniere elverŝita teo en ĉiuj tasoj estas egalaj je la koloro kaj la gusto.

En la urbo Xiamen ĉie videblas te-trinkejoj kaj te-restoracioj. Pro longhistoria kaj profunda te-kultura bazo, la medio de te-trinkejoj kaj te-restoracioj varias je la etoso. Sed la plej allogaj por turistoj ja estas tiuj malgrandaj te-trinkejoj kun la nevasta spaco. S-ro Wu Xiangdong, posedanto de iu tia te-trinkejo, diris, ke la trajto de malgrandaj tetrinkejoj estas, ke gastoj sentas sin senĝene kaj plezure, kvazaŭ esti hejme. Li diris:

"Ĉi tie ĉe ni troviĝas ĉiuj famaj specoj de teo. Mia te-trinkejo aspektas vasta kaj komforta. Laŭ opinio de gastoj, ĝi estas hejmeca."

S-ro Wu Xiangdong diris, ke en multaj malgrandaj te-trinkejoj de la urbo Xiamen estas la rakontisto, kiu recitas la enhavon de diversaj romanoj antikvaj kaj modernaj al la te-trinkantoj. La rakontisto kutime tenas libron enmane, samtempe havas apud si kruĉon da teo sur tablo. La vizitantoj de la te-trinkejo plejparte estas fidelaj te-trinkantoj. Kiam la rakontisto ĉeestas, ili do aŭskultas historietojn, kaj se tiu ne venis, ili babilas inter si en la te-trinkejo. S-ro Xiong Shengsheng, oficisto de iu kompanio, ofte vizitas la malgrandan te-trinkejon titolitan Qingteng. Li diris:

"Kiam mi estas libera, mi ofte ŝatas viziti la te-trinkejon. Ĉi tie oni povas apreci naturajn pejzaĝojn, spekti interesan te-ceremonion kaj aŭskulti rakontadon de historietoj. Tage, ĉi tie mi ofte diskutas pri komercaj aferoj kun kolegoj, aŭ babili pri privataj problemoj kun amikoj vespere. En te-trinkejo oni povas paroli pri ĉio, kion ili volus."

Al malgrandaj te-trinkejoj de la urbo Xiamen ofte vizitas ankaŭ gastoj el Usono, Britio, Japanio, Korea Respubliko kaj aliaj landoj. Helpate de la te-trinkeja mastro, iuj el ili provas mem infuzi Wulong-teon. Turistoj diris, ke la malgandaj te-trinkejoj de Xiamen similas al etaj butikoj de brikabrikoj: Antikveca pordo delikate gravurita, malnov-stilaj palisandraj mebloj, simplaj ligno-skulptaĵoj ktp, kaj preskaŭ en ĉiu ĝia angulo videblas ornamaĵoj kun la longa historio. Fraŭlino Glaudia Perle el Svislando diris, ke nur en te-trinkejo oni povas havigi al si veran ĝuon de te-trinkado. Ŝi diris:

"Estas la unua fojo por mi trinki teon en tiu ĉi te-trinkejo. Mi tre ŝatas ĉitie-an antikvecan dekoracion. Ankaŭ la atmosfero ĉi tie estas tre agrabla."

Ni povus diri, ke Wulong-teo jam profunde penetriĝis en la vivon de la Xiamen-anoj. Infuzi kruĉon da Wulong-teo kaj babili dum la te-trinkado estas la bona metodo de Xiamen-anoj por sin refreŝigi.