• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-24 16:25:43    
Ĉinaj naciminoritatoj kun malmultaj loĝantoj (2)

cri

De'ang-nacieco

En la 2-a jc. a. K. la prapatroj de la de'ang-oj ekvivis ambaŭborde de la rivero Nujiang. La de'ang-oj vivas kune kun jingpo-oj, han-oj, lisu-oj, dai-oj kaj aliaj naciecanoj. Ili sin okupas ĉefe pri terkulturado kaj lertas en te-kulturado. Iam ili portis la nomon Benglong. Septembre de 1985, la Ŝtata Konsilantaro aprobis, ke ili prenis alian nomon De'ang.

La de'ang-aj virinoj portas bluan aŭ nigran veston, longan jupon kaj nigran kapveston, kaj la viroj malhelbluan veston, mallongan sed la ruĝan pantalonon kaj nigran aŭ blankan kapveston. Kaj la viroj kaj la virinoj sin beligas per grandaj orelpendaĵoj kaj arĝenta kolĉeno. La nunaj junuloj havas har-aranĝon same kiel la han-oj kaj ne plu portas pezajn ornamaĵojn.

Derung-nacieco:

En la 20-40-aj jaroj de la 20-a jc., derung-oj vivis ankoraŭ sub la primitiva sistemo de la patriarka klana komunumo, uzis simplajn laborilojn faritajn el ligno kaj bambuo, entreprenis primitivan terkulturadon kaj faris nodojn per ŝnuro kiel signon de notoj, sen interŝanĝo de varoj. Nur post la fondiĝo de la nova Ĉinio en 1949, tia stato ŝanĝiĝis. La derung-oj estas laboremaj, gastamaj kaj honestaj.

Opiniante, ke ili havas la saman prapatron, la derung-oj metas la nomon de la klano aŭ tiun de la patro antaŭ la sian. La derung-oj, ĉu viroj ĉu virinoj, liberlasas siajn harojn. Antaŭe ili simple vestis sin. Ili volvis sian korpon per tolo kun strioj ligitaj per ŝnuro aŭ bambuaj pingloj, kaj prenis la tolon kiel veston tage kaj kiel litkovrilon nokte. La derung-aj virinoj kutimas tatui sian vizaĝon.

La Novjara Festo estas grava por la derung-oj. En la festaj tagoj ili buĉas bovon por kulti la ĉielon, invitas gastojn kaj dancas dancojn. Tio okazas en nedifinitaj vintraj tagoj.

Dongjiang-nacieco:

La origino de la dongjiang-oj estas la mongola nacio. En la lasta periodo de la 14-a jc., diversaj nacianoj vivantaj en la regiono Dongxiang, Gansu-provinco, kunfandiĝis en unu nacio nomata dong jiang-huia, dongjiang-mongola, dongjiang-indiĝena k.a. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio en 1949, oni difinis ĝian nomon kiel dong- jiang. La vivkutimo kaj religio de la dongjiang-oj estas samaj kiel tiuj de hui-oj. En la gubernio Dongxiang, staras grandaj montaroj kaj interkruciĝas profundaj valoj. La dongjiang-oj plejparte sin okupas pri agrikulturo. Ili kulturas ĉefe terpomojn kaj persik-abrikotajn arbojn, kies fruktoj ne estas persiko nek abrikoto, sed pli grandaj kaj dolĉaj ol ili.

La dongjiang-aj virinoj lertas en brodado.

Gelao-nacieco:

Antaŭ 2 mil jaroj, antikvaj lao-oj jam enloĝiĝis en Guizhou kaj vivis el terkulturado. Poste iuj el ili transloĝiĝis al aliaj lokoj kaj ekportis la nomon Gelao. En Qing-dinastio (1644-1911) iuj gelao-oj laboris kiel forĝistoj kaj faris plugilojn kaj ĉaspafilojn. Pro tio ili estis nomataj forĝisto-gelao-oj.

La gelao-oj sin okupas ĉefe pri terkulturado. Ili kulturas maizon, rizon, tritikon, bataton k.a. Longtempe vivante kun han-oj, la gelao-oj havas vivkutimon similan al tiu de la han-oj. Sed ili ankoraŭ konservas multajn morojn de sia nacieco, kiaj kulturaj aktivadoj, festaj ceremonioj kaj manĝokutimoj. En la tagoj de la Printempa Festo la gelao-oj preparas grandan kukon el glueca rizo por kulti la prapatrojn. La gelao-oj en iuj lokoj havas kutimon buĉi kokon por kulti la plantidojn kaj teron aŭ la dion de la monto.

Jino-nacieco:

En 1979, la Ŝtata Konsilantaro anoncis, ke Jino estas la 55-a ĉina nacimalplimulto. Pri la deveno de Jino-oj ne estas noto. La Jino-oj respektas Zhuge Liang kiel sanktulon. Legendo diras, ke parto da armeanoj de Zhuge Liang venis de malproksima nordo. Kiam fondiĝis la nova Ĉinio en 1949, la Jino-oj sin liberigis el la primitiva socio kaj komencis la novan vivon socialisman. Nun la Jino-oj havas siajn proprajn ŝtatoficistojn, studentojn, kuracistojn, komercistojn, sciencistojn kaj teknikistojn.

La Jino-aj viroj portas veston sen kolumo el blanka lino kaj pantalonon el blanka aŭ blua tolo, kaj la virinoj diverskoloran veston sen kolumo, longan aŭ mallongan jupon en nigra koloro kun ruĝaj borderaĵoj kaj blankan tri-angulan ĉapon. La Jino-oj, ĉu viroj ĉu virinoj, sin beligas per grandaj oreltruoj.