• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-24 17:18:38    
Esperanto: Kiaj perspektivoj jarcenton post la unua kongreso? (4)

cri
Pensmaniero tipa pri kvarjaruloj
Bedaŭrinde, esperantistoj estas influataj de la ĝenerala opinio. Kaj parto de ili emas akcepti ĝin. Ili tiel suferas disduiĝon, kiu povas esti doloriga. En ili ja vivas la sento, ke Espertanto, por ili, sukcesis, ĉar ĝi riĉigis ilian vivon. Sed tiun senton ili ne povas kunordigi kun la ĝenerala opinio, ke Esperanto malsukcesis. Estas do en ili streĉiĝo inter io socia kaj io individua, inter la dekstra kaj maldekstra duoncerboj.
Indas analizi, kion diras tiuj, kiuj ne dubas pri la fiasko. Se ni tion faros, ni unue konstatos, ke tiu konvinko estas absoluta. Homo, kiu diras: "Esperanto fiaskis", estas certa, ke tiu malsukceso estas evidenta, tuta kaj definitiva. Fakte, ĝi egalas liamense al "Esperanto estas nulo". Ĝi ekzistis kiel projekto, sed la projekto disfalis. Ĝi do ne plu ekzistas.
Interese, tiu impreso, ke la nuna ŝajna malsukceso estas io absoluta, tuta, definitiva, fakte povas aperi nur, se oni rezonas kiel infano malpli ol sesjara. Ĉiu el ni estas mense plenkreska nur pri kelkaj kampoj de la vivo. En multaj aliaj kampoj ni mense plu funkcias kiel kvar- aŭ kvinjaruloj. Kaj tiuaĝe la menso ne povas kune teni pli ol du konceptojn, kiuj ĉiam estas simetriaj, kontraŭaj kaj ekstremaj: "granda" / "malgranda", "forta" / "malforta", "unua" / "lasta", "ĉio" / "nenio". Plenkreskuloj eĉ tre inteligentaj kaj mense tute kompetentaj en sia profesio aŭ en la ĉiutaga vivo, tamen plu funkcias laŭ la pensa sistemo de kvarjarulo en multaj kampoj, kiel politiko, religio, etnoj, maniero vidi sin mem, pritakso de la alia sekso (ofte ideoj pri la edzo aŭ edzino) ktp. Nu, Esperanto estas kampo, en kiu estas facile evidentigi tiun prapensan funkciadon.
Ekzemple, multaj simple ne kapablas imagi, ke la nuna Esperanto diferencas de la lingvo, kia ĝi prezentiĝis en 1887. Tiaj homoj diras: "Vivanta lingvo evoluas, Esperanto ne povas evolui, Esperanto do ne estas vivanta lingvo, tial ĝi fiaskis." Ne temas nur pri malĝusta informiĝo; temas fakte pri nekapablo imagi, ke lingvo proponita de unu homo povas evolui. Etinfana pensmaniero! Eblas nur du terminoj: ĉu ĉio, ĉu nenio. Ekzistas Lingvo Internacia de D-ro Esperanto de 1887, kaj tio estas ĉio, krom ĝi ekzistas nenio nomebla Esperanto. Tiuj homoj ne aplikas al Esperanto la saman rigardon kiel al aliaj realaĵoj. Urboj modifiĝas, ŝanĝiĝas stiloj, muzikoj evoluas, vesta modo tre diferencas de jardeko al jardeko, sed Esperanto restas definitive fiksita, kia ĝi estis en 1887.
Aŭ ni konsideru la manieron kompreni sukceson. Por multaj homoj Esperanto ne sukcesis, ĉar ĝi ne konkeris la mondon. Por ili, sukceso neprigus, ke oni povu iri ien ajn kaj alparoli iun ajn surtrotuare en Esperanto kaj esti komprenata. Sed tiun manieron koncepti sukceson ili ne aplikas en aliaj kampoj. Neniam ili pensus: "Honda-veturiloj malsukcesis, ĉar multegaj homoj uzas Toyota, Mercedes, Citroen, Ford aŭ ion alian." Oni aplikas al la sukceso de Esperanto kriteriojn, kiujn oni ne aplikas en aliaj kampoj, interese, ĉu ne?