• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-25 11:59:25    
Ĉina antikva famulo—Zhuang Zhou

cri

Antaŭ pli ol 2 000 jaroj Laŭzio iniciatis taoisman skolon. Post li alia pensulo Zhuang Zhou (369 a.K—286 a.K) heredis kaj disvolvis taoisman doktrinon, firme establis gravan pozicion por ĝi en filozofia historio de la antikva Ĉinio, kaj kreis profundan influon al la ĉina kulturo.

Zuang Zhou vivis en Periodo de Militantaj Regnoj. Tiam intensa militado inter regnoj alportis al multaj kleruloj vastan spacon por trumpeti pri siaj politika opinio kaj doktrino en diversaj regnoj. Se iu ricevis aprecon de reĝo, tuj de civitano li fariĝis altranga oficisto. En tiu ĉi kaosa tempo Zhuang Zhou ankoraŭ tenis sian idealon kaj sintenon apartajn al aliaj homoj.

Zhuang Zhou estis tre erudicia kaj majstris en verkado. Per sia talento li povis facile gajni altrangan oficon, tamen li abomenis sekularan vivon kaj strebis por spirita libero. Foje Zhuang Zhou veturis al la regno Wei por viziti sian amikon, ministron Hui Shi, tamen tiam la amiko dubis, ke Zhuang Zhou intencus konkuri kun li pri ministreco, kaj ordonis al subuloj kapti lin. Vidinte la amikon, Zhuang Zhou trankvile rakontis legendon: "Estis granda birdo, kiu havis noblajn intereson kaj idealon. Dum sia flugo de la suda maro al la norda ĝi ripozis nur sur platano, krom bambuaj fruktoj, ĝi manĝis nenion kaj trinkis nur dolĉan fonton. Aglo ricevis putran muson kaj, vidinte la grandan birdon, flugantan, opiniis, ke la granda birdo intencas rabi la putran muson, tial ĝi laŭte kriis por fortimigi la grandan birdon." Laŭ Zhuang Zhou, gloro kaj riĉaĵo estas samaj kiel putra muso, kaj homoj devas strebi al spirita stato transcendinta vulgarismon.

Ideologie Zhuang Zhou aprobis tion, ke homoj observu la leĝon de la naturo. Li sukcese heredis kaj disvolvis filozofion de taoismo. Laŭzio opiniis, ke "tao" estas fonto de ĉiaj ekzistaĵoj, ankaŭ Zhuang Zhou rigardis "taon" kiel enton de ĉio en la kosmo, opiniante, ke "tao" estas fundamento de ekzisto kaj ŝanĝiĝo de ĉiaj ekzistaĵoj, kvankam kiuj en la kosmo ekzistas en diversaj manieroj kaj formoj, tamen ĉiuj apartenas al la tuto. Por la homoj, la diferenco de nobleco kaj malnobleco, grandeco kaj malgrandeco, naskiĝo kaj morto estas relativa. Laŭ la vidpunkto de ĉio en tuto, ĉiaj diferencoj estas sensencaj. Legendo diris, ke post morto de la edzino de Zhuang Zhou, multaj amikoj vizitis lin por esprimi kondolencon, tamen Zhuang Zhou kantis en akompano de vazfrapado. La amikoj multe koleris kaj kondamnis, ke li perdis homecon, tamen li malrapide kaj neurĝeme respondis, "Homoj forpasis same kiel sezonoj, tio estas tre natura. Se mi laŭte plorus, ĉu mi ne komprenus la sorton kaj malobservus la leĝon de la naturo? Tial mi kantas anstataŭ ploris."

Zhuang Zhou malamis socian realon de milita kaoso kaj esperis starigi novan socian ordon. Lia idealo estis tio, ke la homaro revenu al la primitiva socio kaj oni vivu libere kun nenia postulo. Tamen tiam daŭris batalado inter diversaj regnoj kaj, lia politika doktrino pasiva kaj neperforta estis rigardata de iuj kiel utopio. Kvankam Zhuang Zhou ne estis akceptita, tamen li formulis por si spiritan mondon, kiu transcendis objektivan medion. En tiu senlima spirita mondo li tute forgesis sin kaj vivis laŭnature kaj libere sen ia ajn ĝeno. Li primeditis fablon, kiu rakontas, ke foje li renkontis skeleton apud vojo kaj demandis ĝin: "Ĉu vi mortis pro avido? Ĉu vi mortis pro regna pereo? Ĉu vi mortis de malvarmo kaj malsato aŭ pro honto de malbonfarado?" Poste li dolĉe dormis kun la kapo sur la skeleto. En sonĝo la skeleto diris al li: "Tio, pri kio vi demandis, koncernas ŝarĝon de la vivo, tamen mortinte homoj havas nenian skrupulon al altranguloj kaj percepton de malsato kaj malvarmo, kaj ekzistas senĝene kun la tero kaj ĉielo, ĝuante pli da ĝojo ol eĉ reĝo."

Zhuang Zhou kun eksterordinara imagado ofte eksplikis filozofian teorion per vivplenaj kaj humuraj fabloj. Lia verko "Zhuang Zi" ("zi" estas ideogramo, tiutempe kun nuanco de respekto) restigis al posteuloj nur 33 artikolojn, 98% de ili konsistas el fabloj plenaj de romantikismo. Ili havas tre altan literaturan valoron. Plej grava estas tio, ke la verko eksplikis kvintesencon de la taoisma ideologio, disvolvis taoisman doktrinon, kaj iĝis grava klasikaĵo de taoismo.

De la 3-a jarcento oni rigardis doktrinon de Zhuang Zhou nesuperebla kaj diversepokaj kleruloj korinklinis al ĝi. La kaŭzo estas tio, ke la doktrino de Zhuang Zhou penetris en homecon, perceptis maltrankvilecon de homoj, kaj kreis plezuran spiritan mondon al homoj troviĝantaj en kaosa kaj malfavora cirkonstanco por karesi homan animon. De tio oni povas trovi, ke ĉiam, kiam la socio de la antikva Ĉinio estis ŝanĝiĝanta, taoisma ideologio kaj doktrino de Zhuang Zhou prosperis. La taoisma doktrino de Laŭzio kaj Zhuang Zhou jam fandis sin en kulturon kaj spiriton de Ĉinio.