• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-25 16:35:24    
Plenumado de ĉina buĝeto estas bona en 1-a duono de 2005 (foto)

cri

En la 1-a duono de la kuranta jaro, ĉina nacia ekonomio daŭre tenis stabilan kaj rapidan disvolvon. Sur la bazo, la plenumado de buĝeto estas relative bona. En la unuaj 6 monatoj, la tutlanda financa enspezo atingis 1639,2 miliardojn da juanoj de renminbi, pli multe je 14,6% ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro.

Interalie, la centra financa enspezo pliiĝis je 10,1% kaj loka financa enspezo pliiĝis je 21%. La tutlanda financa elspezo atingis 1242,1 miliardojn da juanoj de renminbi, pli multe je 15% ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro. Interalie, la centra financa elspezo pliiĝis je 1,5% kaj loka financa elspezo pliiĝis je 20,9%. Koncerna respondeculo de la ĉina Ministerio pri Financo montris, ke en la 1-a duono de la kuranta jaro la plenumado de financa buĝeto havas 3 ĉefajn trajtojn:

La unua estas, ke la tutlanda financa enspezo stabile pliiĝis, la kresko de la centra financa enspezo estis responde malalta kaj kresko de loka financa enspezo estis relative rapida. De januaro ĝis junio, la tutlanda financa enspezo pliiĝis je 14,6% ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro, la kresko malpliiĝis ol tiu en la sama periodo de 2004, sed baze konformis al la ekonomia kresko.

Loka financa enspezo plue pliiĝis rapide kaj la kresko estis 21%. La kresko de la centra financa enspezo estis 10,1%, evidente malpliiĝis ol tiu en la sama periodo de la lastaj 2 jaroj.

La dua estas, ke ŝanĝiĝis la strukturo de la kresko de la tutlanda financa enspezo, enlanda cirkula imposto fariĝis la ĉefa kialo por kreskigi la financan enspezon.

La tria estas, ke la rapido de la financa elspezo estas normala, la elspeza strukturo pluapaŝe estis plibonigita, kaj elspezo por agrikulturo, socia garantio kaj eduko estas bone garantiita.

Ĉinio forte akcelas plu la reformadon de kampara imposto. Ĝis nun, en la kuranta jaro la nombro de provincoj, kiuj antaŭtempe realigis senigon de agrikultura imposto atingis 27. Kaj la nombro de kamparanoj kiuj ĝuas oportunon el la senigo de agrikultura imposto atingis 800 milionojn.

Ĉinio daŭre plenumas kompensan politikon kaj premian politikon. Samtempe kun tio Ĉinio subtenas agrikulturan sintezan ekspluaton, kaj politikoj pri agrikultura industriigo kaj trejno de kampara laborforto estas orde plenumataj.