• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-25 16:46:00    
Karakteraj librovendejoj en Pekino (2)

cri

La raportisto iris al librejo "Sikaole", kiu situas en Wangfujing de komerca centro de Pekino. Administranto de la librejo Li Qian konigis, ke la nomo "Sikaole" estas fonetika transskribo de la angla vorto "scholar", kiu signifas "erudiciulon", la ĉinlingva tradukskribo prenis homofonon de "ĝojiga pensado". La librejo aparte faris karikaturan figuron "s-ro Sikaole" kiel proparolanton. La karikatura mezaĝa erudiciulo havas profundajn sciojn kaj estas humura. Administranto Li konigis celon de la librejo, li diris:

"Ni liveras ne nur librojn, sed ankaŭ kapablon pri memkulturado. Per tri ideogramoj 'Sikaole', ni ĉiam iniciatas 'mi legas, mi pensas kaj mi ĝojas'. Ni esperas, ke legado povas alporti ĝojon al ĉiuj legantoj kaj ĉiuj legantoj povas gajni ĝojon el aĉetado kaj legado en nia librejo."

"Sikaole" estas membro-sistema librejo, la kliento fariĝas membro de la vendejo kiam li aĉetas libron en la vendejo, kaj povas ĝui unu-unu servon. Ĉiuj servantoj de la librejo pasigis nivelan ekzamenon de servantoj de ŝtata libra negoco kaj povas liveri altnivelan servon al membroj. La librejo ofte okazigas diversajn subjektajn aktivadojn, ekzemple la "libro-interŝanĝa kunveno" celas stimuli membrojn reciproke interŝanĝi legitajn librojn; la librejo ankaŭ invitis fotografistojn, pentristojn kaj erudiciulojn okazigi diversajn prelegojn, por ke membroj spertu ĝojon en pensado kaj legado.

La alia librovendejo "Guolinfeng" estas bone konata per alta kvalito de libroj kaj havas grandan famon en pekinaj intelektuloj. "Guolinfeng" situas en universitata kaj sciencteknika regiono de norda Pekino, la administra areo estas 1 700 kvadrataj metroj kaj koncentras 40 mil specojn de homsciencaj kaj socisciencaj libroj, estas la plej granda privata supermerkato de delikataj libroj en Pekino. La merkato de delikataj libroj signifas, ke libroj vendataj tie estas la plej bona eldono inter samspecaj libroj. La librovendejo ofte organizas recenzan tribunon, kulturan salonon kaj aliajn aktivadojn.

Por kontentigi bezonon de diversaj legantoj, pli kaj pli multiĝis diversaj subjektaj librovendejoj en Pekino, ekzemple librejoj de filmo, muziko, konstruado, kurac-medikamento, scienctekniko, ktp.

Aŭdinte tiun movigan muzikon, vi certe ne sciis, ke tio estas librovendejo. Ĝi estas karikatura librejo nomata "Kumanke". Sur muroj kaj librobretoj metiĝas dekmiloj da japanaj, hongkong-aj kaj taiwan-aj karikaturaj libroj kaj dekoj da specoj de ĉinaj kaj fremdlandaj karikaturlibroj kaj centoj da specoj de karikaturaj filmoj kaj apartaj ĉi-rilataj komercaĵoj de karikaturo. La librejo ankaŭ kunlaboras kun ĉinaj famaj karikaturaj societoj kaj liveras senpagan spacon al karikaturistoj, por ke ili libere kaj kviete verku, la librejo ankaŭ regule okazigas diversajn karikaturajn salonojn. Tio vere estas ideala hejmĝardeno de karikaturaj fascinatoj.