• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-26 08:27:56    
Viglas ĉina naciminoritata literaturo

cri

Antaŭ nelonge la 8-a premiado de la ĉina premio "ĉevalo" por naciminoritata literaturo publikiĝis, sume 30 verkoj el 15 naciminoritatoj gajnis la premion. Ĉi-foja premiado plene montris viglecon de literaturaj verkado kaj esplorado de la ĉinaj naciminoritatoj.

La premio "ĉevalo", fondita en 1981, ĝuas famecon kune kun aliaj tri ŝtataj literaturaj premioj de Ĉinio, la premio de Lusin, la premio de Mao Dun kaj la premio por infana literaturo. Ĝi premias literaturan verkadon de naciminoritatoj. Ĉiuj kandidatoj estas naciminoritataj verkistoj, kiuj verkis en la hana lingvo aŭ sianacieca lingvo. Ĉi-foje 30 premiitaj verkoj estas juĝitaj el 343 kandidataj verkoj, inkluzive de 5 romanoj, 5 kolektoj de mallongaj romanoj kaj noveloj, 5 kolektoj de prozoj kaj aliaj 15 kolektoj de poemoj, raportaĵoj kaj teoriaj komentoj.

Estas tre malofte en la mondo, ke ŝtato fondis premion por premii literaturan verkadon de naciminoritatoj. La ĉina registaro inspiras literaturan verkadon de naciminoritatoj kaj ankaŭ alte atentas verkadon de naciminoritataj verkistoj en la patrina lingvo. Krom hana nacieco, en Ĉinio estas ankaŭ 55 naciminoritatoj, 21 el kiuj havas sian propran lingvon. 10 el ĵus premiitaj verkoj estas verkitaj en la naciminoritataj lingvoj, ili okupas trionon de la tutaj premiitaj verkoj. Jidi Majia, fama yi-nacieca poeto, estro de juĝkomisiono de la premio "ĉevalo", opiniis, ke karakterizo de la premio estas ĝuste por inspiri naciminoritatajn verkistojn verki en sia patrina lingvo. Li diris, "La premio konsideris verkojn de naciminoritataj lingvoj, tio montris, ke la registaro tre atentas lingvojn de naciminoritatoj kaj respektas iliajn kulturojn. Laŭ tiu ĉi vidpunkto, fondiĝo de la premio donas al verkoj de naciminoritataj lingvoj la ŝancon rekte akcepti juĝadon de la premio."

En la lastaj 20 jaroj, aperis multaj naciminoritataj verkistoj, kies verkoj ĉu en naciminoritataj lingvoj ĉu en la hana lingvo enhave montris karakterizon de respektiva nacieco. Ĉu poemoj, romanoj kaj prozoj ĉu filmaj kaj teatraj scenaroj, ĉiuj plastike montras vivmanierojn, morojn, kutimojn kaj kulturajn tradiciojn apartajn al diversaj naciminoritataj regionoj. La verkistoj konigas al la legantoj valorkoncepton apartan al siaj naciecoj per siaj verkoj. Ĉi-foje premiita romano "Profunda amfavoro", verkita de manĉura verkisto Guan Renshan, priatentas la sorton de ĉinaj kamparanoj. Oni kelkfoje presis la romanon post la eldono kaj jam adaptis ĝin al seria televid-filmo.

Nuntempe en la rondo de la ĉina literaturo diversnaciecaj kulturoj miksiĝis, ili influas unu la alian kaj formulis kulturan etoson apartan al la ĉina nacio, dank' al la kuna klopodo de multaj naciminoritataj verkistoj. Ĉi-foje entute 32 verkistoj gajnis la premion. Ili priatentis historian disvolvon de sia nacieco kaj pensis pri la ekzista stato de sia nacieco sub la nuna socia ideologio, kaj montris sian fortan konscion de la nacieca respondeco kaj historia misio. Jidi Majia, estro de juĝkomisiono de la premio, diris, "Estas multaj naciminoritataj verkistoj, precipe la junaj, kiuj aktivas ideologie kaj bone perceptas arton. Krome en kultura esploro iliaj verkoj plejparte montras karakterizon de la nacieca kulturo kaj havas neanstataŭeblecon. Mi opinias, ke nuntempe cirkonstanco de la ĉina naciminoritata kulturo estas tre harmonia; diversnaciecaj verkistoj bone lernas unu de alia kaj influas sin reciproke."

Krom vigla verkado, tiuj ĉi verkistoj ankaŭ dediĉas sin al esplorado pri la naciminoritata literaturo. Multaj esploristoj senĉese larĝigas sian horizonton. Ili metis popolan literaturon en pli vastan tempon kaj spacon por esploro, kaj kombinis esploron pri naciminoritata literaturo kun tiu pri etnologio, historio, lingvistiko, religio, psikologio kaj folkloro por progresigi la esploron pri naciminoritata kaj folklora literaturo.