• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-26 08:38:43    
Niu Chuanzhong: Emerita Vivo de Li-familia Oldulino

CRI
La tago por maljunulino de la familio Li komenciĝas je la 5-a horo. En la frua mateno ŝi estas la plej okupita, kvazaǔ en arda batalo. Den, den, den! Sob laǔ 5-etaĝaj ŝtupoj, tra longega strato, trans alian straton kaj fine en vicon, por aĉeti 4 aǔ 5 specojn de matenaj manĝaĵoj, kaj freŝan sojfaban lakton, kaj sekve aliloken, por preni perlan laktoteon, plej ŝatatan de nepineto; kaj sor 1, 2, 3, 4, en la 5-an etaĝon.
La familio Li estas tre prospera: filo, bofilino, nepo; filino, bofilo kaj ilia filino. Kaj ĉiam regas vigla etoso. Tiom pli en la 2 ferioj sabato kaj dimanĉo. La geedzoj tre amas pladojn kuiritajn de la patrino; la geknaboj sentas plej bongusta ĉion faritan de la avino, kiu do, post emeritiniĝo, ankoraǔ pli viglas kaj okupiĝas, kompreneble ne en institucio, sed jam hejme.
Ĉiu el ŝiaj idoj prenas la tagmanĝon sialoke, aǔ en oficejo, aǔ en lernejo. Tagmeze ŝi do restas sola. Tamen solecon ŝi ne havas tempon sperti, ĉar ŝi devas unue lavi tiom da servicoj, matene uzitaj de ĉiuj familianoj jam haste foririntaj; lavmaŝine purigi vestojn de tiu hodiaǔ, de alia morgaǔ, sed antaǔ ĉio tiujn de la infanoj. – Jen la antaǔtagmezaj aferoj, akurate plenumataj. Post simpla tagmanĝo el matena restaĵo, ŝi iom sietas en kanapo, por ne malfruigi preparon de la vespera manĝo kiu estas multe pli grava ol la matena. Ŝia plej granda ĝojo venas el tio, ke ili forvoru ĉiom el la pladoj, kiujn ŝi, en la tuta posttagmezo, zorgeme pretigas.
Ĉu panjo lacas? Kiel ili povas ne scii? Ili ja dungis servistinon. Eĉ plurfoje. Tamen la oldulino eksigis ĉiujn, aǔ pro malplaĉo, aǔ pro disputo kaj kverelo. Fine, "Mi mem!" Kaj ŝi ŝarĝas sin per ĉio.
Ju pli olda, des pli malforta. Tiutage ŝi revenis el legoma bazaro. Sed ŝi ne sukcesis levi sin sur ŝtupon. Ŝi do sidis sur ĝi kaj anhelis. Tiam ŝia filino revenis kaj, vidinte la patrinon tia, tuj ŝvitis pro teruriĝo. La filino poŝtelefone kunvokis la edzon kaj fraton, kaj ili portis la patrinon supren, en la hejmon.
Frumatene de la sekva tago, la emeritino ellitiĝis antaǔ la 5-a horo, pro kutimo formita en dekoj da jaroj. Vekiĝinte la familianoj konkure kuris en ŝian ĉambron, sed ne trovis ŝin. Ili longe atendis ŝian revenon. Ŝi ne revenis!
Ŝi kuŝas en hospitalo. Ŝi stumblis kaj falis, ankoraǔ firme tenante ĉion aĉetitan por la matena manĝo. Kuracisto flustris, ke ŝi devas ĉiam kuŝi en lito. Fulmo kaj tondro!