• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-26 09:12:44    
Usona starpunkto pri korea nuklea problemo liberiĝis

cri
La kvara sesflanka interparolo pri korea nuklea problemo laŭplane reokazos en la venonta semajno. Antaŭ la reokaziĝo, koncernaj flankoj oftege kontaktiĝas por plupaŝe akordigi starpunkton. La plej atentata afero estas la oftegaj kontaktiĝoj inter Usono kaj Koreio kaj la fleksebla sinteno de Usono pri korea nuklea problemo. Iuj analizistoj opiniis, ke la aktiva ŝanĝo eble fariĝos bazo de disvolvo de sesflankaj interparolo.

Ĉu Koreio havu la rajton pri paa utilig de nukleo, tio estas disputa fokuso inter Koreio kaj Usono post finiĝo de la unua stadio de la 4-a sesflanka interparolo. Usono postulis, ke Koreio forlasu ĉiujn nuklajn programojn, inkluzive de pacuzado de nukleo. Sed Koreio opiniis, ke nuklea pacuzado estas ĝia rajto promesita de Internacia Leĝo. La diverĝo estas la fokusa problemo, kiu kaŭzis ŝtopon de la kvara interparolo. Por malaperigi la baron Usono kaj Koreio kontaktiĝis tri fojojn en la lasta semajno kaj ĉi-semajno per Nov-Jorka Pasejo. Escepte de Usono kaj Koreio, ankaŭ Ĉinio, Japanio, Korea Respubliko kaj Rusio faris serion da duflankaj kontaktiĝoj por konstrui aktivan medion de la dua stadio de la kvara sesflanka interparolo.

La penado finfine gajnis rikolton. La 23-an de aŭgusto, usona ĉefdelegito de la kvara sesflanka interparolo pri korea nuklea problemo, asistanta ŝtata sekretario de usono Christopher Hill esprimis, ke en la kunveno de la dua stadio en la kvara sesflanka interparolo, la konduto de Usono pri la rajto de nuklea pacuzado de Koreio eble estos fleksebla. Li ankaŭ elmontris, ke la problemo pri pacuzado de nukleo ne estas definitiva baro de la sesflanka interparolo. Li kredis, ke oni povos solvi la problemon.

En la komenco Usono persistis, ke Koreio tute forlasu nukleon. La esprimo de Christopher Hill atestis, ke la konduto de Usono ekŝanĝiĝis. Publiko opiniis, ke la ŝanĝo eble fariĝos trarompo de la sesflanka interparolo. La ŝanĝo de Usono konformis la postulon de Koreio. Ankaŭ la proparolanto de la Ŝtata Departemento de Usono esprimis, ke en la tri kontaktiĝoj inter Usono kaj Koreio okazintaj dum la paŭzo de la kvara sesflanka interparolo, la du flankoj ambaŭ esprimis esperon pri disvolvi la sesflankan interparolon.

Koreio ĉiam emfazis la gravecon de la rajto de nuklea pacuzado. Koreio esprimis kelkfoje, ke ricevinte sekurecan garantion Koreio forlasos nuklean armilon kaj nuklean planon. La konduto de Koreio pri nuklea pacuzado estas tre klara kaj firma. La korea ĉefdelegito de la sesflanka interparolo, vicĉefministro pri eksteraj aferoj Kim Kye-gwan esprimis en la gazetara konferenco okazinta en la komenco de ĉi-monato, ke ĉiuj landoj en la mondo povas havi rajton de la nuklea pacuzado, tial ankaŭ Koreio povas.

Specialistoj opiniis, ke la ŝanĝo de la konduto de Usono anoncis la malgrandiĝon de la diverĝo inter Usono kaj Koreio pri nuklea pacuzado. Sed la fleksebla konduto de Usono ne signifas, ke la problemo estus solvita. Multe da elementoj, ekzemple nuklea pacuzado, la enhavo kaj amplekso de forlaso de nukleo, sindetenas kaj influas reciproke. La ŝlosilo estas trovi ekvilibrigan punkton de la du flankoj.