• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-26 16:52:26    
Natura parko Qiangtang (foto)

cri

Natura parko Qiangtang, kiu situas en limo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono kaj la provinco Qinghai, estas unu el lokoj, kiuj ankoraŭ ne estas serioze detruitaj sed konservas bonan ekologian medion en la mondo kaj havas riĉajn sovaĝajn speciojn de animalo kaj planto.

La totala areo de la natura parko Qiangtang estas 29 milionoj kaj 800 miloj da hektaroj. En la tibeta lingvo, Qiangtang signifas "vastaĵo en nordo". Tiu loko ne havas arbojn sed herbon, longatempe ĝi estas nomata de la homoj kiel "senhoma regiono". Ĝuste sur tiu vasta tero, vivas riĉaj specioj de animalo kaj planto. Vicestro de la agrikultur-brutbreda buroo de la gubernio Gaize de la regiono Ali de Tibeto, Garma diris al ni:

"La natura parko havas sovaĝbovon, tibetan antilopon kaj karnomanĝan lupon, vulpon, ktp. La plej multaj estas tibetaj antilopoj, due estas sovaĝa gruntbovo. Kiam en reprodukta sezono de tibetaj antilopoj, la nombro de grego da tibetaj antilopoj atingas kelkmilojn. Survoje kian ajn malfacilon renkontiĝante, la tibetaj antilopoj koncentriĝas al reprodukta loko kaj neniam haltis duonvoje."

 

En la natura parko Qiangtang, nia aŭto marŝis en senlima senhoma regiono, dekoj da mongolaj gazeloj aŭ grego da kiangoj okaze eniris en nian vidkampon; blankaj akvobirdoj de tempo al tempo traflugis sur blua lago. Estas bedaŭrinde, ke ni ne vidis tibetan antilopon en la natura parko.

En la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, ĉiujare en la natura parko Qiangtang okazis tre furioza ŝtelĉasado, ŝtelaj ĉasistoj fiksis sian celon en tibetaj antilopoj, kies vivkarakterizaĵojn kaj aktivlokojn ili tre konas. Ĉar la lano de tibeta antilopo estas nomata kiel "softa oro" pli valora ol oro en la internacia merkato, la skarpo farita el tibetantilopa lano valoras je pli ol 3 000 usonaj dolaroj. En tiu tempo, la tibetantilopa felo volaras je 400 ĝis 500 juanoj de renminbi en la loko kaj povas estis vendata je pli ol mil juanoj en la internacia merkato.

En 1998, Ĉinio enlistigis la Qiangtang-an regionon kiel ŝtatan naturan parkon, prohibis ĉiun ŝtelan ĉasadon kaj sendis aron da forstokulturaj policanoj aliĝi al atako kontraŭ ŝtela ĉasado. Nyima Gyalpo, kiu tre ŝatas animalon ekde la infaneco, estas unu el ili.

Junie de iu jaro, okaze de la reprodukta periodo de tibetaj antilopoj, Nyima Gyalpo eniris la senhoman regionon kune kun du kolegoj per kamiono, kie vivas multaj tibetaj antilopoj. Tiu tempo estas pluva sezono, la kamiono falis en teron kaj ili nur povis forlasi la ĉaron kaj piediri al celloko proksima je 50 kilometroj. Ili piediris de la 2-a horo posttagmeze ĝis la 12-a nokte, atinginte la cellokon ili tute falis pro laco.

 

Nyima Gyalpo diris, ke peniga labora medio estas antaŭkalkulita de protektantoj de la natura parko Qiangtang, la neatendita estas surprizatako lanĉita de ŝtelaj ĉasistoj en ĉiu momento. Li diris:

"En 2003, ni ekzamenis kaj konfiskis felojn de sovaĝaj animaloj en la merkato. En la ĉambro de iu ŝtela ĉasisto, mi trovis linkan felon kaj konfiskis ĝin. Do tio formis nodon en lia koro. En la Printempa Festo de 2004, la ŝtela ĉasisto renkontiĝis kun mi kaj rekte hakis min per glavo."

Nyima Gyalpo tre trankvile rakontis tion al ni kiel ridindaĵon. Nur la cikatro longa je 4 centimetroj en lia maldekstra brako pruvis danĝeron de tiu ĉi sufero. Por ne maltrankviligi la gepatrojn kaj la edzinon, li neniam parolis pri penigo kaj danĝero en la laboro. En la lastaj jaroj, Nyima Gyalpo kaj liaj kolegoj sume konfiskis 51 tibetantilopajn felojn, 61 kiangajn felojn, 2 tibetantilopajn kapojn, 31 linkajn felojn, kaj 27 malgranda-kalibrajn fusilojn kaj 19 tibetajn blunderbuzojn, ktp.

Vicestro de la agrikultur-brutbreda buroo de la gubernio Gaize de la regiono Ali de Tibeto, Garma opinias:

"Antaŭe, iuj paŝtistoj en norda Tibeto sin vivtenis per ĉasado de sovaĝaj animaloj. Per serio da leĝoj kaj statutoj publikigitaj en la lastaj jaroj, diversaj leĝplenumaj institucioj faris propagandon al la popolanoj kaj samtempe atakis diversajn ŝtelĉasajn agojn de kontraŭleĝuloj. Nun popolanoj havas klaran protektan konscion, ĉar se en ilia hejmĝardeno troviĝas diversaj kreskaĵoj, tio estas harmonia enkorpiĝo kaj estas plezure vidita de paŝtistoj."

Sekve de kresko de nombro kaj specoj de sovaĝaj animaloj en la natura parko Qiangtang, precipe altiĝo de nombro de tibetaj antilopoj, tiuj sovaĝaj animaloj ankaŭ alportis nemalmultan ĝenon al la natura parko. Garma diris, ke tio ĉefe estas serioza degenero de herbejo de la natura parko kaj etendiĝo de grandnombro da venenaj herbaĉoj, samtempe kiangoj kaj aliaj konkurakiris la herbejon kun paŝtistoj kaj senbride detruis la herbejon. Tio jam alvokis atenton de la loka registaro.

Garma diris, ke la natura parko Qiangtang estas unu el 7 ŝtataj naturaj parkoj en Tibeto kaj havas gravan influon en- kaj ekster-lande. Ili ankoraŭ havas multajn laborojn en la estonteco.

"En la lastaj jaroj, la lando investis grandnombron da kapitalo al la natura parko Qiangtang, tamen tio ne estas sufiĉa. Se ni havos kondiĉon por malfermi turisman industrion en la natura parko, oni povos profundigi konon de la ekstera mondo pri la natura parko. Krom multigo de turisma enspezo, la natura parko ankaŭ povos akiri financan helpon en la internacia socio por pli bone protekti sovaĝajn animalojn."