• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-29 08:30:35    
Oratora Konkurso de la 90-a UK en Vilno de Litovio

cri

Karaj aŭskultantoj, Dum 25 jaroj unu el la konstantaj programeroj de Universalaj Kongresoj estis la oratora konkurso por junularo. Unuafoje oni eksperimente okazigis ĝin en la UK de 1949. Ekde la sekva jaro ĝi fariĝis konstanta aranĝo, kiu daŭris ĝis la UK en 1974. Post tio Ivo Lapenna pro sia konflikto kun UEA ne permesis plu aljuĝi la pokalon "Ivo Lapenna", kiun li mem estis donacinta.

Post la paso de pliaj 25 jaroj la tiama prezidanto de UEA, Kep Enderby lanĉis la ideon restarigi la konkurson, kaj ekde la Zagreba UK 2001 la oratora konkurso denove okazas ĉiujare.

Ĉi-foje ĝi okazis vendrede, la 29-an de julio, kun tri kandidatoj respektive el Rusio, Ĉinio kaj Francio.

Prezidanto de ĵurio por la oratora konkurso Otto Prytz unue prezentis aliajn du ĵurianojn kaj du observantojn kaj poste klarigis al kandidatoj kaj spektantoj ĉefan celon de la oratora konkurso. Konsidere, ke kelkaj junaj partoprenantoj eble estas iom nervozaj, li ankaŭ petis la publikon malŝalti telefonon por mildigi ilian nervozecon. Li eĉ imitis sonon de telefono por atentigi la publikon. Estas interese. Nun bonvole aŭskultu lian parolon.

Poste li konigis kvar elekteblajn temojn de la oratora konkurso.

Universalaj Kongresoj de Esperanto: por mi persone, kion ili signifas? Kiel Universalaj Kongresoj influis al mi?

Ĉu la Fundamento bremsas la lingvan evoluon de Esperanto aŭ ĉu ĝi funkcias kiel unuigilo?

Modo, ĉu esprimo de liberiĝo, ĉu esprimo de skalaviĝo?

Eŭropo, ĉu nova potenco, ĉu nova kolonio?

La tri kandidatoj respektive estas Natalia Parshina el Rusio, Wang Fang, raportistino de Esperanta Redakcio de Ĉina Radio Internacia kaj Aleks Kadar el Francio.

Unue Natalia Parshina faris prelegon pri la unua temo: Universalaj Kongresoj de Esperanto: por mi persone, kion ili signifas? Kiel Universalaj Kongresoj influis al mi? Bonvole aŭskultu.

Due estas Wang Fang, nia raportisto, kiu elektis saman temon kun Natalia Parshina.

Trie Aleks Kadar parolis pri la kvara temo: Eŭropo, ĉu nova potenco, ĉu nova kolonio?

Fine prezidanto de ĵurio anoncis la rezulton de la oratora konkurso.

Ĉi tie ni gratulis tiujn tri kandidatojn kaj esperas, ke gejunuloj povos per la oratora konkurso daŭre altigi sian lingvan nivelon.

Karaj aŭskultantoj, ĵus ni konigis al vi Oratoran Konkurson dum la 90-a Universala Kongreso de Esperanto. Dankon pro via aŭskulto!