• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-29 14:47:42    
Danca reĝisoro Wang Biyun (1)

cri

En Shenzhen, marborda urbo en suda Ĉinio, kantdancejoj estas ĉefaj amuzaj entreprenoj. Post 20-jara disvolvo en la urbo kantdancejoj jam iom post iom iĝis altaj distrejoj. Wang Biyun, reĝisoro de naciaj dancoj, meritas laŭdon pro sia kontribuo al disvolvo de la kantdancejoj en la urbo.

La plej granda kontribuo dediĉita de Wang Biyun estas tio, ke ŝi enkondukis naciajn dancojn al kantdancejoj de la urbo Shenzhen. De la lastaj 20 jaroj ŝi okupas sin pri reĝisorado kaj prezentado de naciaj dancoj kaj tutforte dediĉas sin por baki altajn kaj civilizaciajn kantdancejojn. Kiam raportisto vizitis ŝian hejmon por intervjuo, ŝi okupiĝis pri ekzercado de la danco "Aglo kaj serpento". Etendinte la fortajn brakojn ŝi pozis kvazaŭ ekfluganta aglo; tordante sin ŝi vidiĝis kiel dancanta serpento. Wang Biyun diris al la raportisto, ke la danca verkado fontis el la vivo kaj ankaŭ el la sperto dum ŝia lernado en Ensemblo de Hangzhou.

De sia infanaĝo ŝi lernis dancadon, kaj 14-jara ŝi eklaboris en la Ensemblo de Hangzhou, orienta urbo de Ĉinio. En tiu periodo ŝi ofte vizitis kamparajn vilaĝojn kune kun la ensemblo por prezentado, kaj ŝia bela prezentado ofte gajnis laŭdon de la spektantoj. Kvankam tiam ŝi vivis tre malfacile kaj pene, tamen ŝi profunde korinklinis al dancado.

Wang Biyun diris, ke obstina strebado al dancado vekis sian inspiron en verkado. La danco, kiun ŝi verkis kiel sian unuan verkon, inspiriĝis el fama vidindaĵo "Santanyingyue" de la Okcidenta Lago en la urbo Hangzhou. En la lago estas tri botelo-formaj ŝtonturetoj, kiam la luno lumas, ombroj de la tri ŝtonturetoj speguliĝas sur la akvo kaj formis belan vidindaĵon. Iun vesperon Wang Biyun promenis ĉe la lago, sub arĝenta lunlumo blankaj ŝtonturetoj silente staris en la lago, bela pejzaĝo vekis ŝian inspiron pri verkado. Ŝi tuj dronis en konceptado: kun blanka vualo ŝi ekdancis ĉe la lago. Rememorante tiaman scenon Wang Biyun diris, "Tiam en la lago boato veturis al mi, la veturiganto demandis min, ĉu mi koregrafias pri la vidindaĵo "Santanyingyue"; tuj en miaj okuloj turniĝas larmoj, mi diris, ke mi fine inspiriĝis. Tiu rakonto pruvis, ke verkado fontas ĝuste el la vivo."

Poste tiu ĉi danco gajnis premion en la tutlanda danckonkurso. La premio vekis ŝian intereson en danca verkado, kaj ŝi ĉiam insistas pri sia vidpunkto serĉi inspiron en la vivo.

En 1987 ŝi vojaĝis al la urbo Shenzhen. Tiam en tiu ĉi urbo ekfuroris kantdancejoj, en kiuj prezentataj dancoj estis preskaŭ simplaj kombinaĵoj sur malalta nivelo. Vidinte tian fenomenon ŝi meditis, kial oni ne enkondukis belajn naciajn dancojn en la kantdancejojn? Senhezite ŝi decidis resti en la urbo kaj eklaboris en la kantdancejo Shadu relative altklasa en la urbo, intencante baki sanan kaj belan kulturon de kantdancejo per naciaj dancoj.