• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-29 15:02:52    
Palestina kaj israela situacio alfrontas novan provadon

cri

Matene de la 28-a de aŭgusto en israela suda urbo Be'er Sheva okazis suicida eksplodiga atako, kiu kaŭzis vundiĝon de preskaŭ 50 homoj. Tio estas la unuafoja suicida atako okazinta post kiam Israelo plenumis sian planon pri retiriĝo el la Gaza Zono kaj parta regiono ĉe la okcidenta bordo de Jordano.

La eksplodiga evento okazis ĉe iu aŭtobusa stacio en la urba centro de Be'er Sheva. Laŭ vidinto, iu palestinano provis eniri aŭtobuson kaj, malhelpite, eksplodigis la bombon sur sia korpo. Tiu ĉi palestinano mortis ĉe la loko, dum 48 israelaj civitanoj vundiĝis. Post la evento la palestina Islama Jihad proklamis respondecon pri la eksplodigo. La organizo samtempe diris, ke ĝi daŭre klopodos por teni la trankviliĝon de la palestina kaj israela situacio, tamen pro tio, ke Israelo senĉese malobservas la armistican interkonsenton, la trankvila situacio inter Palestino kaj Israelo iom post iom perdiĝis.

En la sama tago prezidanto de la palestina Nacia Leĝdona Konsilio Mahmoud Abbas publikigis deklaron, forte kondamnante tiun ĉi eksplodigan eventon. Li diris, ke tio estas "terorisma evento kontraŭ civiluloj". Li samtempe riproĉis, ke antaŭtage Israelo mortigis 5 palestinajn armitojn ĉe la okcidenta bordo de Jordano, kaj tio kaŭzis la eksplodigan eventon. Mahmoud Abbas postulis, ke Israelo tuj ĉesigu siajn agresajn politikojn, kaj samtempe apelaciis, ke diversaj radikalaj organizoj de Palestino tenu sin por protekti la stabilecon de la situacio.

Laŭ la publika opinio, post kiam Israelo fundamente plenumis sian planon pri retiriĝo el la Gaza Zono kaj parta regiono ĉe la okcidenta bordo de Jordano, refoje aperis komplika situacio inter Palestino kaj Israelo. Kiam la israela plano de solflanka agado proksimiĝis al la fino, la israela milita fako jam ordonis rekvizicii teron proksiman al la plej granda juda fiksloĝejo Ma'aleh Adumim ĉe la okcidenta bordo de Jordano kaj konstruigis apartigan muron. Sekve en la milita agado prenita ĉe la okcidenta bordo de Jordano la israela nacidefenda armeo mortigis 5 palestinajn armitojn. La agaĉo de Israelo refoje incitis la palestinanojn. Diversaj palestinaj radikalaj sektoj faris furiozajn reagojn, apelaciante, ke palestinanoj daŭre faru kontraŭ-israelan bataladon.

Analizistoj montris, ke la internacia socio ĝenerale esperas, ke la efektivigo de la israela plano de solflanka agado alportu bonŝancon, por ke Palestino kaj Israelo restarigu pacan intertraktadon kaj startigu la "voj-mapan" planon celantan la mezorientan pacon, tamen estas ne reale atendi, ke la palestina kaj israela situacio gajnos trarompon en mallonga tempo. Post kiam Israelo plenumis sian planon de solflanka agado, ambaŭ Palestino kaj Israelo vizaĝas al novaj problemoj kaj novaj defioj. Tial ankaŭ la palestina kaj israela situacio alfrontos novan provadon.