• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-29 20:06:47    
Akvolanda urbeto Zhouzhuang (2)

cri
La plejparto de konstruaĵoj en la urbeto Zhouzhuang aperis en la dinastioj Ming (1368 – 1644 ) kaj Qing ( 1644 – 1911 ) kaj iuj el ili jam havas historion de centoj da jaroj.

Spite miljaran metamorfozon, la akvolanda urbeto Zhouzhuang tamen ankoraŭ konservas sian originalan fizionomion. El nigraj ŝtonoj, ŝip-garaĝo, pontoj sur akvofluoj, altaj kaj mallarĝaj lignaj pordoj kaj gravuritaj lignaj fenestroj de popolaj loĝdomoj ĉiuj rememorigas pri la malproksima paseo.

Krome, la ĉarmo de Zhouzhuang manifestiĝas ankaŭ en ĝia kultura enteno. Videblas tie multe da famaj vizitindejoj kaj antikvaj relikvoj kun la alta historia kultura valoro.

En la akvolanda urbeto sendube la ŝipo estas la plej populara trafikilo. Ĉiĉerono fraŭlino Zhang Fan sciigis nin, ke por oportuneco al la ŝipa ankrado, preskaŭ ĉiu familio de Zhouzhuang havas sian propran dokon. Ŝi diris:

"En la urbeto Zhouzhuang estas interesa vidindaĵo nomata "transveturado de ŝipo hejme". La vidindaĵo temas pri tio, ke trans la korto de la familio Zhang fluas rivereto Zhujing. En la antikveco la familio konstruis en sia korto malgrandan dokon areantan je proksimume dek unu kvadrataj metroj, kaj la doketo servis kiel en- kaj el-ŝipiĝejo al la familianoj, kaj ankaŭ la en- kaj el-ŝarĝejo de la familiaj ŝipoj."

Nuntempe, turistoj ĝenerale prenas la tegmentitan ŝipon kiel veturilon dum la ekskurso en la urbeto Zhouzhuang. Tia ŝipo nomata Wupeng estas tre populara en la sud-ĉiniaj akvolandaj vilaĝoj. Dum la ekskursa vojo, la tegmentita ŝipo de tempo al tempo devas veturi sub ponto aŭ pontarkaĵo, kaj tuj transveturinte ĉiun pontarkaĵon, oni povas vidi la tute novan pejzaĝon, kaj preterpasinte ĉiun pilieron, aperas la nova bildo. Oni konkludas, ke Zhouzhuang estas varia je vidindaĵoj, kies beleco apreceblas de ĉiuj anguloj.

Karaj amikoj, se vi vojaĝos al Zhouzhuang, krom satigi viajn okulojn, vi ankaŭ povas sate ĝui tieajn frandaĵojn. Ofte aŭdiĝas tiaj vortoj, ke oni ne scias la kaŭzon, kial en tiu pentrinda urbeto ilia apetito fariĝas multe pli bona.

Estas multaj famaj frandaĵoj en Zhouzhuang, kaj la plej renomaj eble estas la plado femuraĵo Wansan kaj la plado porkhufaĵo Wansan. Loka loĝanto s-ro Wang Zuyao sciigis nin pri deveno de tiuj du pladoj. Li diris:

"En la pasinteco iam loĝis en Zhouzhuang fama riĉulo nomata Shen Wansan. Laŭdire li tre ŝatis manĝi femuraĵon kaj porkhufaĵon, kaj en ĉiu festeno honore al gastoj ne mankis tiuj du pladoj. Tial lokanoj titolis la du pladojn laŭ la persona nomo de la riĉulo Wansan. Jen la deveno de la du renomaj pladoj de Zhouzhuang."

Lokanoj diris, ke necesas la diurna stufado por prepari la pladon femuraĵo Wansan kaj la pladon porkhufaĵo Wansan, kaj plej grave estas teni la taŭgan temperaturon dum kuirado, por ke la preparitaj manĝaĵoj konservu la originalan formon kaj havu la idealan guston.

Krom apreci pentrindajn naturajn pejzaĝojn kaj frandi famajn pladojn en Zhouzhuang, turistoj ankaŭ povas partopreni en serio da turismaj aranĝoj, ekzemple kantado, brokado ktp. El tiuj aranĝoj, oni povas koni la interesajn folklorojn kaj morojn de Zhouzhuang.