• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-30 13:10:43    
Danca reĝisoro Wang Biyun (2)

cri
Konsiderinte malfermadon de la urbo, ŝi speciale fandis karakterizon de modernaj dancoj kun simpleco kaj vigleco en koregrafiadon de naciaj dancoj kaj kombinis modernan arton kun la nacia arto por ke la dancoj estu pli belaj kaj altaj, sed ne stereotipaj. Rilate al kantdanceja kulturo Wang Biyun diris, "Programoj kun moderna kaj nacia ideologioj havas fortan senton de epoko kaj estas tre balaj kaj altaj. Kompreneble, oni devas konsideri ankaŭ partoprenadon kaj interaktivon de la vizitantoj. En kantdancejoj, kun kiuj mi kunlaboras, la programoj ricevis laŭdon de eksterlandaj vizitantoj, ĉar niaj programoj havas sian apartecon kun karakterizo de la orienta kulturo kaj estas ankaŭ modernaj."

Dancoj koregrafiitaj de Wang Biyun multe proksimiĝis al la vivo. Ili havas nacian karakterizon kaj ankaŭ epokan senton kaj estas tre ŝatataj de vizitantoj. En ĉiu de 3 tagoj ŝi koregrafias novan dancon. Samprofesiuloj admiris, ke tio estas "miraklo de Shenzhen". Pro tio la kantdancejo Shadu famas en la urbo, kaj ĝi kiel la unua starigis precedencon de civilizacia kantdancejo en Ĉinio. Multaj kantdancejo invitis Wang Biyun koregrafii dancojn kaj ĵurnaloj ofte intervjuis ŝin. Sukceso en la kantdancejo Shadu donis al Wang Biyun multan memfidon. Ŝi konvinkiĝis, ke intensa konkurenco en la urbo Shenzhen estas pli konforma al ŝia entreprenado, tial ŝi kaj la familianoj ekloĝis fikse en la urbo. Sekve ŝi fondis sian dancan trupon kaj pli multe atentas konstruadon de kantdancejoj en la urbo Shenzhen. Ŝi diris, "Mi opinias, ke la kantdancejoj estas kulturaj fenestroj de la urbo Shenzhen, kaj kulturo estas ekonomia arterio por la urbo, kiam kulturo pompas, la tuta urbo prosperas; Shenzhen estas internacia kultura urbo kaj kantdancejoj en la urbo estas belaj pejzaĝoj, kaj mi esperas, ke ili pli kaj pli prosperos."

De la lastaj du jaroj Wang Biyun ne plu verkas dancojn. Ŝi diris, ke antaŭe pro okupiteco en verkado, koregrafio kaj prezentado ŝia scio ŝajne jam elĉerpiĝis. Nun ĉiutage ŝi aŭskultas klasikan muzikon kaj multe legas librojn. Krome, por renkonti Pekinajn Olimpikojn en 2008, Wang Biyun persone planis prezentadan projekton de la inaŭguro kaj prezentis ĝin al la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj. Ŝi trankvile esprimis, ke ne gravas, ĉu la projekto estos akceptita aŭ ne, tamen ŝi esperas tiamaniere kontribui al la ŝtato kaj atendas plenan sukceson de la Pekinaj Olimpikoj.

Pli-ol-50-jara Wang Biyun esprimis, ke ŝi ankoraŭ plue dediĉos sin al verkado de dancoj. Ŝi diris al la raportisto, ke ŝi lernis la latinan dancon lastatempe kaj esperas fandi ĝin en ĉinajn naciajn dancojn por riĉigi programojn de la kantdancejoj en la urbo Shenzhen.