• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-31 13:33:46    
Disvolvo de Pudong (1)

cri

La 21-a de junio en 2005 estas la tago, kiu havas la mejloŝtonan signifon por Pudong. Tiutage, konstanta kunveno de la ĉina Ŝtata Konsilantaro sankciis, ke Pudong la unua faru sintezan kaj kompletigan reforman provpunkton. Tio markas, ke sekve de la establiĝo de 4 specialaj regionoj en la 80-aj jaroj de la lasta jarcento kaj la ekspluato kaj malfermo de Pudong en la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, la ĉinaj reformado kaj malfermo ekeniras en profundan tavolon kaj novan periodon de kunligo al internaciaj kutimoj kaj perfektigo de socialisma merkata ekonomio.

Nova movforto de Pudong pri 'dua kreo'

La ĉina Ŝtata Konsilantaro postulis, ke la sinteza kaj kompletiga reforma provpunkto de Pudong forte ŝanĝu registaran funkcion, ŝanĝu ekonomian funkcian manieron kaj ŝanĝu 2-elementan ekonomion kaj socian strukturon. Oni organike kunigu reformadon kaj disvolvon, la unua establu perfektan sistemon de socialisma merkata ekonomio kaj ludu demonstran rolon por akceli tutlandan reformadon.

"La ekspluato de Pudong funkcianta de la 18-a de aprilo en 1990 estas ŝtata strategio. Nun, ankaŭ la sinteza kaj kompletiga reforma provpunkto de Pudong estas ŝtata misio, ĝia signifo ne malsuperas tiun antaŭ 15 jaroj. Tio estas la rearanĝo de la ŝtato por ekspluato kaj malfermo de Pudong, enkorpigas koncepton pri scienca disvolvo kaj la kremon de establiĝo de harmonia socio." Diris estro de Instituto de Reformado kaj Disvolvo de Pudong sinjoro Yao Xitang.

En la kuranta jaro estas la 15-a datreveno de la ekspluato kaj malfermo de Pudong. En la mallongaj 15 jaroj, Pudong grande ŝanĝiĝis, nun ĝi jam estas la nova kaj modernigita urboparto kun multaj funkcioj, kaj fariĝis 'la miniaturo de ŝanhaja moderniga konstruado' kaj 'la simbolo de la ĉinaj reformado kaj malfermo'. En 2004, eksporta-importa totala sumo de Pudong superis 80 miliardojn da usonaj dolaroj kaj financa totala enspezo superis 40 miliardojn da juanoj de renminbi. Dank' al la ekspluatado en la lastaj 15 jaroj, Pudong reproduktis grandan Ŝanhajon. La nuna ekonomia forto de Pudong egalas tiun de la tuta Ŝanhajo antaŭ 15 jaroj, kaj Pudong unuapaŝe difinis la unuan statuson de ekonomio en la tuta lando.