Sed venis la nova jarcento, Pudong frontas al pli kaj pli severaj defioj. Unue, teraj riĉfontoj estas pli kaj pli malmultaj, provizado de elektro kaj aliaj energioj estas pli kaj pli intensaj; sekve de tio, komerca kosto estas alta. Due, diversaj lokoj sinsekve eniris en la novan periodon de kreo de sistemoj, sekve de tio superecoj de Pudong jam estas ne evidentaj.
La sinteza kaj kompletiga reforma provpunkto estas la bona ŝanco kaj la forta movforto por la 'dua reformado' kaj 'dua kreo' de Pudong. Pudong ree staras en plej antaŭa pozicio de la tutlandaj reformado kaj malfermo kaj staras en la startopunkto de la nova disvolvo.
Ne ekzistas favora politiko
Specialisto Yang Jianwen montris, ke la ĉina Ŝtata Konsilantaro donis al Pudong la antaŭan rajton pri unua provo en la sistema kreo, sed ne iun ajn kompenson en financo, nome ne favoran politikon.
Pri la sinteza kaj kompletiga reforma provpunkto la ŝanhaja baza pensfadeno estas: ke oni referencu internaciajn kutimojn, metu gravajn rimedojn en flankojn de ekstera malfermo kaj sistema kreo, difinitajn de la ŝtato, en Pudong por la unua funkciado kaj provo; laŭ ĉina ĝenerala strategio pri la reformado kaj malfermo, faru sisteman desegnadon sur blankaj kampoj en Pudong por unua esploro; plenumu ĝeneralan aranĝon de la ŝtataj reformado kaj malfermo, kadre de leĝoj, metos reformajn rimedojn en Pudong por la unua provo.
Estro de nova distrikto de Pudong sinjoro Zhang Xuebing diris, ke la ĉina Ŝtata Konsilantaro sankciis Pudong fari sintezan kaj kompletigan reforman provpunkton, tio ĝuste celas, ke Pudong povu pluapaŝe ŝanĝi disvolvan modelon.
Zhang Xuebing diris, ke Pudong strebis al la rajto de antaŭa funkcio kaj provo de la sistema kreo, diference ol strebo al favora politiko. Dank' al favora politiko, rekte naskiĝas ekonomia efiko. Sed la rajto de antaŭa funkcio kaj provo pli multe donos al Pudong devon de kreo kaj profundigo de reformado.
Laŭ konigo, la sinteza kaj kompletiga reformado de Pudong havas 10 flankojn.
|