• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-31 19:54:35    
Ĉinaj naciminoritatoj kun malmultaj loĝantoj (3)

cri
Qiang-nacieco:

Laŭ historiaj notoj, la Qiang-oj asimiliĝis kun aliaj nacianoj dum longa tempo. Iuj el ili asimiliĝis kun tibetanoj, aliaj kun han-oj kaj la malmultaj ceteraj konservis siajn proprajn vivkutimojn kaj morojn kaj formis la naciecon Qiang.

La Qiang-oj, ĉu viroj ĉu virinoj, portas longan veston farita el tolo, longan ŝafledan veŝton, volvitan kaptukon kaj krurvindojn. La virinoj sin beligas per arĝentaj orelringoj, harpingloj kaj aliaj ornamaĵoj.

La tradicia konstruaĵo de la Qiang-oj estas domo kun plata tegmento el diversformaj ŝtonoj. En la regiono de la Qiang-oj abunda je montoj kaj riveroj viglas grandaj pandoj kaj orharaj simioj, kaj funkcias multaj malgrandaj hidroelektrejoj.

Lahu-nacieco:

La nomita nacieco havas longan historion. En ilia lingvo, "lahu" signifas manĝi rostitan tigraĵon. Ĉar lahu-oj ĉasis kaj manĝis tigrojn post rostado, oni nomis ilin nacio ĉasanta tigron. En la 40-aj jaroj de la 20-aj jc. la lahu-oj plejparte vivis sub la sistemo de feŭdula aŭ bienula ekonomio, kaj iuj restis ankoraŭ en la primitiva socio. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio en 1949, la lahu-oj multe progresis en la kampoj politika, ekonomia, kultura, eduka, sanprotekta ktp.

La lahu-aj viroj portas senkoluman veston dekstre butonumitan, pantalonon kun lozaj krurumoj kaj nigran kapveston, kaj la virinoj robon kun fendoj ambaŭflanke kaj arĝentaj ornamaĵoj ĉe la kolumo kaj basko kaj kaptukon longan ĝis la talio.

Loba-nacieco:

La vorto "loba" devenis de la tibeta lingvo, kun signifo de sudano. La tibetanoj tiel nomas la loba-ojn, ĉar ĉi tiuj vivas piede de la montaro Himalajo. Pro ĝia baro la loba-oj malofte kontaktiĝis kun la ekstera mondo kaj ilia socio disvolviĝis malrapide. En la 50-aj jaroj de la 20-a jc. ili restis ankoraŭ en la primitiva sklava socio sub la regado de tibetaj sklavoposedantoj kaj kulturis teron per primitivaj medotoj. Pro malalta produktokvanto ili bezonis kolekti sovaĝajn legomojn kaj ĉasi bestojn. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio en 1949 la loba-oj ekĝuis rajton de nacieca egaleco. Dank' al la helpado de diversaj frataj naciecoj la loba-oj komencis la modernan konstruadon kaj rapide progresigis siajn ekonomion kaj kulturon.

La loba-aj triboj havas grandan diferencon de vestoj kaj moroj. Sed ili ĉiuj, ĉu viroj ĉu virinoj, amas porti multajn malsamajn ornamaĵojn. La virinoj sin beligas per orelringoj, braceletoj, koliero kaj blankaj konkoj, arĝentaj moneroj kaj kupraj tintiloj ĉe la talio. Tiuj ornamaĵoj montras la riĉecon de la familio.

Maonan-nacieco:

En han-lingvaj dokumentoj skribitaj en la 11-a jc. legiĝas la nomo Maonan. La maonan-oj sin nomis per Anan kun signifo de ĉitieulo. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio en 1949 la nacieca nomo Maonan estis difinita.

La maonan-oj estas bravaj, entreprenemaj kaj avidaj pri scioj. Kiel ajn malfacila estas la vivo, ili nepre sendas la infanojn al lernejo. Pro tio ili havas altan edukan nivelon kaj altan klerecon, kaj ne mankas al ili intelektuloj. La regiono de la maonan-oj abundas je dolĉaj batatoj, viandaj bovoj kaj bambuaj ĉapeloj. Antaŭ pli ol 500 jaroj la maonan-oj ekbredis viandajn bovojn kaj ilia regiono ĝuis renomon de "Hejmloko de Viandaj Bovoj". Krome la maonan-oj lertas en bambuplektado, ŝton- kaj lignoskulptadoj.

Menba-nacieco:

De antikve, la menba-oj vivas sur la Tibeta Altebenaĵo. Sur la monumento starigita en la jaro 823 antaŭ la templo Dazhao en Lasao legiĝas notoj pri Menba-nacieco. Tiam la menba-oj vivantaj sub la Tubo-reĝimo sin okupis pri terkulturado, brutobredado, paŝtado kaj ĉasado. Sub la regado de la feŭda servuta reĝimo la produkta nivelo estis malalta, la produkta metodo postiĝinta kaj la vivo mizera. Dank' al la praktikado de la demokratia reformado en Tibeto en 1959, la menba-oj kaj tibetanoj fariĝis mastroj de la lando.

La talentaj menba-oj lertas en bambuplektado. La de ili plektitaj skatoloj, ĉapeloj, korboj kun elegantaj desegnaĵoj kaj la de ili delikate faritaj bovloj el ligno renomiĝis en Tibeto per diversaj formoj kaj belaj koloroj.