• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-01 08:17:28    
Fama verkisto Wu Qiang kaj lia verkado

CRI
Wu Qiang naskiĝis en la gubernio Lianshui de la provinco Jiangsu, 1910. En la tempo de mezgrada lernejo li ekamis literaturon kaj arton. Printempe de 1933, li membriĝis al Unio de Ĉinaj Maldekstraj Verkistoj. En la sekvaj jaroj li publikigis skizojn, prozaĵojn kaj novelojn. En 1937, kiam la Kontraǔjapana Rezistomilito eksplodis, li interrompis sian lernadon kaj ĵetis sin en la kontraǔjapanan kaj nacisavan movadon. En 1938 li iris al la suda parto de la provinco Anhui por aniĝi al la Nova Kvara Armeo kaj esti provata en peniga vivo de la Kontraǔjapana Rezistomilito. En la periodo de la Liberiga Milito de la Ĉina Popolo (1945—1949), li persone partoprenis en pluraj famaj kampanjoj. Tiom da travivaĵoj servis al li kiel abundaj materialoj por verkado. Longatempe li okupiĝis pri gvida laboro de propagando en la armeo. Dume li verkis dramojn el sia vivado kun kadroj, oficiroj kaj soldatoj.
Post la liberiĝo li, malmobilizite, eklaboris en orienta Ĉinio, precipe en la municipo Ŝanhajo. En libera tempo li daǔrigis la verkadon. En la jaroj 1953 kaj 1954, publikiĝis liaj noveloj "Li Alte Tenis Brilan Pafilon", "Ĉevalisto" kaj aliaj. En 1978 aperis eminenta peco titolita "Luktado de Animo" kaj post unu jaro, romano "Fortikaĵo" temanta pri kontraǔlikvida batalo en la Kontraǔjapana Rezistomilito (1937—1945).
Nun ni parolu pri lia fama romano "Ruĝa Suno"!
Ne longe post la fondiĝo de la nova Ĉinio, Wu Qiang jam faris malneton en la cerbo. Li komencis surpaperigon en 1956. Post unu jaro la romano eldoniĝis, sufiĉe rapide. Ĝi estas, kiel la menciita "Defendo al Yan'an", eminenta verko spegulanta armean vivon kaj revolucian militon kaj temanta pri historia fakto de tio, kiel en la komenca periodo de la Liberiga Milito nia armeo frakasadis malamikajn atakojn sur la orienta fronto. En 1946, la forto de la popola armeo estis ankoraǔ malpli granda ol tiu de la malamikoj, tial la popola armeo sin trovis en defensiva stadio; post unu jaro la situacio rapide ŝanĝiĝis kaj nia popola armeo sin turnis el defensivo en ofensivon.
La romano "Defendo al Yan'an" spegulas bataladon okazigitan sur la grava nordokcidenta fronto en la historie decida periodo, dum la verko "Ruĝa Suno", tiun sur la alia, do la sudorienta batalfronto, ne malpi grava, en la sama periodo. Ambaǔ konservas por ni kortuŝajn kaj emociajn bildojn, historie valoregajn. La rakonto en "Ruĝa Suno" okazis en la daǔro inter la profunda aǔtuno de 1946 kaj somera komenco de 1947.