• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-01 19:14:47    
Disvolvo de Pudong (3)

cri

Pli ol 20-jara praktikado montras, ke reformado akcelas disvolvon. Ŝanhaja Pudong estas la unua loko, kiu faras sintezan kaj kompletigan provpunkton en la nova historia periodo.

Specialisto Yang Jianwen analizis, ke Ĉinio unue elektis Pudong, tio estas decidita de regiona supereco, sinteza forto, antaŭfunkcia supereco de la reformado kaj malfermo kaj aliaj ŝlosilaj faktoroj. En Pudong, kolektiĝas ĉinaj plej multaj merkataj elementoj, matura grado de la merkata ekonomio kaj la internaciiga grado de ekonomio kaj socio relative estas altaj kaj la administra sistemo de 'malgranda registaro kaj granda socio' jam unuapaŝe montris efikon.

Laŭ strategia aranĝo de la sinteza kaj kompletiga reformado, lastatempe Pudong ree difinis funkcian statuson, nome ludi demondtran kaj gvidan rolon en la ŝtata strategio, ke oni plenumu sciencan disvolvan koncepton, establu ŝanhajan internacian centron de ekonomio, financo, komerco kaj navigacio kaj klopodu por esti la unuafunkcia kaj unuaprova loko de la reformado kaj malfermo.

Ekzemple, la merkata valoro de Ŝanhaja Valorpapera Borso troviĝanta en Pudong okupas la 13-an lokon en la listo de la tutmondaj pli ol 200 borsoj, kaj la negoca kvanto okupas la 3-an de Azio. Nun en Pudong, kolektiĝas 19 ĉinkapitalaj bankoj, 173 fremdland-kapitalaj financaj establaĵoj, interalie totala sumo de propra mono kaj fremdland-mono de 52 fremdland-kapitalaj bankoj superis 300 miliardojn da juanoj de renminbi kaj okupis pli ol duonon de la totala kapitalo de tutlandaj fremdland-kapitalaj bankoj. Preskaŭ 40% de kredito de fremdland-kapitalaj bankoj direktiĝis al diversaj lokoj.

Estro de Instituto de Reformado kaj Disvolvo de Pudong sinjoro Yao Xitang faris la komenton, ke Pudong estas la ŝanhaja Pudong, ankaŭ la tutalanda Pudong kaj la monda Pudong. La sinteza kaj kompletiga reforma provpunkto ne nur utilas al la propra disvolvo de Pudong, sed ankaŭ liveros spertojn al la tutlanda profundigo de reformado kaj subtenos la ekonomian disvolvon de la delto de Yangzi-rivero kaj de la tuta lando, tial enkorpiĝos la misio de 'servado al la tuta lando kaj frontado al la mondo.'