• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-01 19:16:45    
Nepala Nacia Parko

cri
Ĉitŭan Nacia Parko estas la plej fama ircelo en Nepalo por turistoj kiu volas ĝui ĝangalan naturon. Ĝi estis deklarita nacia parko en 1973, kaj en 1984, de UNESCO, monda naturheredaĵo. La parko ofertas protekton al 50 specoj da mamuloj inkluzive unukornajn rinocerojn, bengalajn tigrojn, leopardojn, bradipojn, sovaĝajn elefantojn, stritajn hienojn, gangajn delfenojn kaj arbarbubalojn. Estas ĉirkaŭ 50 mamultipoj kaj almenaŭ 526 specoj da birdoj, 126 specoj da fiŝoj, 150 specoj da papilioj kaj 49 specoj da reptilioj en la parko. Aktuala studo montras ke triono de la nepalaj tigroj estas en Ĉitŭan.

La parko sterniĝas sur 332 km2 en la meze suda parto de la lando. La arbaro konsistas precipe el sal arboj, altaj arbedaj terenoj, malaltaj montoj, arkformaj lagoj kaj sezone inunditaj ebenaĵoj.

Lumbini

Ŝakyamuni Budho naskiĝis en Lumbini, en la suda parto de Nepalo, antaŭ 2.500 jaroj. De tiu tempo, Nepalo estas sankta loko por Budhanoj. Lumbini estas malgranda urbo en la suda ebenaĵo, kie ruinoj de la malnova urbo ankoraŭ videblas. La Budho naskiĝis en reĝa familio. Lia patrino, la reĝino Maya Devi, sonĝis pri lia alveno. En ŝia sonĝo ŝi vidis blankan elefanton kun naŭ dentegoj venontan suben al ŝi de la ĉielo kaj eniranton ŝian korpon. Kiam la tempo de la naskiĝo proksimiĝis, ŝi ekiris al la gepatra domo, laŭ kutimo de la tempo. Survoje ŝi naskis Sidhartha Gaŭtama en la ĝardeno de Lumbini.

La princido laŭdire elvenis de la dekstra flanko de ŝia korpo kiam ŝi tenis branĉon de figarbo. Kaj nelonge post sia naskiĝo, la infano faris po sep paŝojn en la kvar ĉefaj direktoj, kaj tie kie lia piedo tuŝis la teron lotusoj aperis. Post lia naskiĝo, Sidhartha vivis en la palaco de sia patro, ŝirmita de la malbono kaj doloro de la ekstera mondo. Iu profeto estis dirinta al lia patro ke la princido iĝos aŭ granda imperiestro aŭ universala sanktulo. Timante ke sia filo forlasos la mondon por religia vivo, la reĝo penis malhelpi ke la princo vidu mondan doloron.

Sed unu tagon Sidhartha, kiu ĝis tiam pasigis vivon sole, sukcesis transiri la muron ĉirkaŭ la kastelo kaj rigardis po unu almozulon, kripulon, kadavron kaj asketon. Tiuj ĉi renkontiĝoj tuŝis la junan princidon profunde kaj vekis grandan deziron trovi la finan kaŭzon de doloro por povi forigi ĝin. Unu nokton kiam ĉiuj aliaj estis dormantaj ene de la palaco, li eskapis, forĵetis sian veston de princido, tondis la harojn kaj komencis vivon de vaganta asketo.

Dum multaj jaroj li fastis, meditis kaj faris rigoraĵojn. Unu plenlunan tagon en la nordo de la nuna Hinda Unio, en la urbeto de Bodhgaja, meditante sub arbo, Sidhartha atingis la rektan komprenon¾nirvanon, eternan pacon. Tio ĉi transformis la morteman princidon en la Budhon.

Li pasigis la restantan vivon gvidante homojn al la vero. Kiam estis la tempo por forlasi la mondon, li jam havis milionon da sekvantoj por vivteni lian komprenon. Li forpasis en sia 84 jaro.

Lumbini de tiam estas sankta loko por Budhanoj en la tuta mondo. La restarigita ĝardeno kaj ĉirkaŭaĵoj de Lumbini enhavas la restaĵojn de multe da antikvaj stupoj kaj monasterioj. La granda ŝtona kolono konstruita de la budha imperiestro Aŝoka en 250 a.K. entenas detalojn pri la naskiĝo de la Budho.

La centro de Lumbini estas la templo de Maya Devi. Ĝi enhavas ŝtonan figuron de Maya Devi naskanta la Budhon dum ŝi stabiligas sin, tenante la branĉon de la arbo. Oni kredas ke virino kiu ne naskis infanon kaj vizitas tiun ĉi lokon poste koncipos. Sude de la templo estas lageto kie la reĝino banis sian filon unuafoje.

La trankvila ĝardeno, ombrata de foliriĉa bo arbo, la sama speco sub kiu la Budho atingis nirvanon, kaj multe pli poste plantitaj arboj en la proksimeco, kreas etoson de paco—kio indikas ke la Budho ankoraŭ ĉeestas. Sed Lumbini provizas vidaĵojn ankaŭ de la moderna vivo de suda Nepalo.