• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-01 20:11:26    
Verda pavo (foto)

cri

La verda pavo (Pavo muticus) el la ordo de galinoformaj birdoj kaj familio de fazanedoj vivas en suda Junnan-provinco de Ĉinio, en Birmo, Tajlando, la Hindoĉina Duoninsulo kaj Javo de Indonezio. La virbirdo estas brile bluverda tutkorpe kaj brile kuprokolora en la malsupra dorso. Anstataŭ ventumilforma ĝia plumkresto estas tufa. Ĝia vosto longas pli ol unu metron, kun belaj kovraj plumoj, sub kiuj estas la veraj vostplumoj. La birdino, sen longa vosto, estas malhelbruna kaj iom verda sur la dorso kaj samkolora kiel la virbirdo en aliaj partoj, tamen ĝiaj plumoj estas malpli belaj ol tiuj de la virbirdo.

La verdaj pavoj loĝas sur vastaj herbejoj kun maldensaj arboj malpli ol du mil metrojn super la marnivelo aŭ sur altebenaĵoj kun arbustaro, bambuaro, pinglarbaro kaj foliarbaro. Ili ŝatas aktivadi ĉe riverbordoj aŭ en maldensejoj en arbaro, bambuaro, pinglarbaro kaj foliarbaro. Ili ŝatas aktivadi ĉe riverbordoj aŭ en maldensejoj en arbaro. Ili agas arope: unu virbirdo kun tri ĝis kvin birdinoj kaj iam ankaŭ kun kelkaj birdidoj. Kun fortaj piedoj ili estas tre lertaj en kurado. Ili iras simile al kokoj kaj ĉiam kun kapbalanco. Iliaj flugiloj estas mallongaj kaj rondaj, tial ili ne lertas en flugado. Antaŭ la malamikoj ili ĉiam fuĝas kurege. Ilia kriado estas laŭtega, sed ne orelplaĉa pro krudeco kaj monotoneco. Ili serĉas manĝaĵojn matene kaj vespere kvin-dek-ope en arbaro, tiam la virbirdoj ĉiam iras antaŭe, la birdinoj malantaŭe kaj la birdidoj meze. Ili manĝas ĉefe pirojn (Pyrus pashia), rubusojn (Rubus obcordatus) kaj aliajn fruktojn. Ili prenas ankaŭ plantaĵojn semojn, ŝosojn, plantidojn, insektojn, ranojn, lacertojn k.a. Ili fekundiĝas meze de februaro. La virbirdoj amindumas la birdinojn per disetendo de la vosto. Iliaj nestoj, en iom kavigita tero, kun herboj, sekaj branĉoj, falintaj folioj kaj plumoj ene, troviĝas en densaj arbustaro, bambuaro aŭ alta herbaro. En la nesto ili demetas kvar ĝis ok ovojn, kies kovado daŭras ĉirkaŭ dudek ok tagojn.

La verda pavo estas fama apreca birdo. Nun en ĉinaj zooj la montrataj pavoj plejparte estas bredataj kaj nur tre malmultaj estas sovaĝaj.