• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-02 08:03:54    
Pri la romano "Ruĝa Suno"

CRI
Kun milita batalo inter nia flanko kaj la malamika kiel ĉefa fadeno, la romano koncentre priskribas la tutan procezon ekde repuŝiĝo de nia armeo en Lianshui-kampanjo, tra grava venko en Laiwu kaj ĝis fine kompleta ekstermo al la 74-a divizio de Ĉangkajŝek en Menglianggu-kampanjo, vere spegulante la historian evoluadon de strategieca evakuo al strategia ofensivo sur la menciita fronto en la periodo de la Liberiga Milito.
Shen Zhenxin estas armeestro hardita en centoj da bataloj kaj posedanta riĉajn spertojn pri milito. Kiom kalejdoskopu kaj kapricu la milita situacio, li ĉiam restas aplomba, rezoluta kaj sobra, eĉ en kriza momento. La aǔtoro lerte elektis esprimivajn intrigojn por profunde kaj subtile reliefigi la spiritan fizionomion de la armea estro kaj ellasi liajn fortan amon kaj drastan malamon. Ekzemple, en profunda nokto, Shen Zhenxin sopiras al Su Guoying, kiu estis kolonelo kaj lia batalamiko sed jam oferis sian vivon; li severe kritikas novan regimentestron Liu Sheng pro ties erara ideo tamen donas delikatan zorgon en la vivo; riproĉas per drastaj vortoj rotan estron Shi Donggen; li ofte faras intiman babilon kun ordinaraj soldatoj kaj dume laǔdas ilin pro ilia kreiveco. Aliflanke, Shen Zhenxin portas kategorian malamon kaj altan malestimon al klasaj malamikoj en la konkreta formo de la 74-a divizio.
En la romano la aǔtoro tre lerte traktis la kontraǔecon en unueco inter la du flankoj, heroa kaj malamika. Li energie vidigis la spiriton de niaj herooj, atentante ankaǔ elvolvi malnoblan animon de niaj malamikoj, tio signifas, ke forĵetinte la simplan karikaturan manieron, li reale bildigis veran vizaĝon de niaj malamikoj, malkovris iliajn harpiecon, bestiecon kaj ferocan naturon kaj montris malsamecon de ĉiu el ili.
La romano "Ruĝa Suno" sin karakterizas ankaǔ per strukturo. Arte traktante diversajn flankojn de la milita vivo, la aǔtoro prenis aktivadon de batalantaj trupoj kiel akson, organike kombinis per lerta maniero ardan fronton kun kvieta postfronto, intensan scenon de batalo kun facila momento de la vivo kaj, unuvorte, punktojn kun edro kaj fakton kun imago, tiel ke pompa artopanoramo de grandioza milito prezentiĝis sub la okuloj de leganto, kiu dank' al tia aranĝo de la strukturo vidu ne nur la tuton sed ankaǔ ĉiun flankon, tute absorbiĝu anstataǔ senti pezon, enuon kaj monotonecon.
Estas menciinde ankaǔ, ke la aǔtoro brile priskribis postfrontan hospitalon. Leganto ne povas forgesi interfluon de amo inter Yang Jun kaj lia edzino okaze de lia kuraciĝo kaj konvalesko. Kaj, vidu, kiel invalida armeano Mei Rufu klopodas eĉ en hospitalo por feliĉo de aliaj homoj! Oni ne povas forgesi ankaǔ liajn gajon kaj humurecon, ĉiam legeblajn sur lia vizaĝo. Kiom kortuŝaj la amzorgo de popolanoj al soldatoj! Ĉiom Wu Qiang subtile vidigis al leganto.