• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-02 16:54:58    
Miao-nacieca brodistino Zhang Chunying (1)

cri

En la provinco Guizhou, sudokcidenta Ĉinio, miao-nacieca brodarto havas longan historion. Lokaj virinoj heredas tiun ĉi metion generacio post generacio, kaj la brodaĵoj ĝuas reputacion en Ĉinio, tamen kun socia moderniĝo tiu ĉi antikveca metio iom post iom stagnas. En la hodiaŭa programero mi prezentos al vi miao-naciecan brodistinon Zhang Chuanying, kiu mastras en brodado kaj ankaŭ dediĉas sin por disvolvi la metion.

Miao-nacieco estas unu el naciminoritatoj en la provinco Guizhou. En la vivo de miao-naciecaj loĝantoj ĉie videblas brodaĵoj. Kaj knabinoj kaj maljunulinoj ĉiuj lertas en brodado. Iliaj vestaĵoj estas ofte ornamitaj per delikataj brodaĵoj kun diversaj bildoj. Lokaj knabinoj eklernis brodadon en la infanaĝo kaj pli-ol-10-jaraj knabinoj jam plejparte posedas bazan metilertecon. Kutime oni lernas la metion de sia patrino aŭ pliaĝa fratino. Akceptante intervjuon, brodistino Zhang Chunyin diris al ni, "Ĉiuj ŝatas surmeti vestaĵojn broditajn de si mem. En urboj kutime oni malestimas senklerulojn, tamen ĉe ni oni malestimas tiujn, kiuj ne scipovas brodadon. Knabinoj, kiuj lertas en brodado, ofte estas ŝatataj kaj estimataj de aliaj. Pro tio de la infanaĝo ĉiuj knabinoj ŝatas brodadon."

Zhang Chunying estas 36-jara. Ŝi naskiĝis en miao-nacieca vilaĝo, sudorienta parto de la provinco Guizhou kaj entreprenas sian brodaĵan butikon en Guiyang, ĉefurbo de la provinco. Akceptonte intervjuon ŝi surmetis festajn vestaĵojn en la nacieca stilo, tio iom surprizis la raportistojn. Ŝi vestis sin en nigra supervesto farita el dreliko, plisita jupo, antaŭtuko kaj broditaj ŝuoj, sur kiuj estas ruĝaj kaj verdaĵ delikataj brodaĵoj kun densaj desegnaĵoj. Tiuj ĉi vestaĵoj kaj arĝentaj ornamaĵoj sur ŝiaj kapo, kolo kaj brakoj brile kontrastas. La kompleto de vastaĵoj estas pompa kaj aldonis al ŝi pli da ĉarmeco.

Zhang Chunying diris, ke la vestaĵoj estas broditaj de ŝi kaj ŝiaj fratinoj. Maio-nacieca brodado havas preskaŭ pli ol 30 specojn, iuj estas tre malfacile lerneblaj kaj nur malmultaj homoj lertas je ili. De la infanaĝo Zhang Chunying estas saĝa, ŝi havas genion en brodado kaj scipovas preskaŭ ĉiujn brodadojn.

Laŭ tradicia moro de miao-nacieco, virino ne bezonas lernadon en lernejo nek povas veturi al aliaj lokoj por laboro, kaj ili rajtas resti nur hejme por fari hejmajn laborojn. Kompare kun aliaj miao-naciecaj virinoj Zhang Chunying havas multajn spertojn. 20-jara ŝi foriris el la hejmloko kaj eklaboris kiel maŝinbrodisto en vestaĵa fabriko de Kantono, suda Ĉinio. Tie ŝi konis brodadon en moderna grandskalo, tamen ŝi ankoraŭ preferas la tradician brodadon kaj en libera tempo faris miao-naciecan brodadon, kiun ŝi amas de sia infanaĝo. Poste ŝiaj brodaĵoj estis ekspoziciitaj en Pekino. Ŝi venis al Pekino kaj fondis sian vestaĵan butikon. Iuj eksterlandanoj tre ŝatas modestajn vestaĵojn en nacia stilo kaj aĉetis brodaĵojn fiksitajn sur la vestaĵoj kiel ornamaĵojn, tio donis al Zhang Chunying inspiron en disvolvo de entreprenado.