• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-02 17:36:54    
Efefanta fiŝo (foto)

cri

La elefanta fiŝo (Psephurus gladius) el la ordo de ĥondrosteoj kaj familio de poliodontedoj (Polyontidae) vivas ĉefe en la riveroj Jangzi, Ĉjantang kaj la malsupra parto de la Flava Rivero de Ĉinio. ĝi iam vizitas grandajn lagojn ĉe la menciitaj riveroj. Ĝi longas pli ol du metrojn kaj pezas ĝenerale kvincent kilogramojn. Ĝi kun longa kapo, granda kaj arkforma buŝo kaj fleksebla mandiblo malsupra estas korpe navetforma kaj plata en la antaŭa parto kaj pli dika ol larĝa en la malantaŭa parto. La dentoj estas akraj, ĉe la buŝo estas paro da mallongaj tentakloj. Ĝiaj okuloj estas malgrandaj, dum la brankoj grandaj. Ĉar ĝiaj grandaj operkuloj tre similas al elefantaj oreloj kaj ĝia longa buŝo similas al rostro, oni nomas ĝin elefanta fiŝo. Ĝia korpo estas glata kaj senskvama, aŭ kun iom da restaĵoj de degenerintaj skvamoj. Ĝiaj flank-linioj estas kompletaj kaj etendiĝas ĝis la supra folio de la malrekta vosta naĝilo. La supra vosta naĝilo, kun ok ostpecoj rombformaj, estas pli longa ol la malsupra. Ĝiaj kapo, dorso kaj vosta naĝilo estas blugrizaj, kaj la ventro blanka.

La elefantaj fiŝoj estas raraj animaloj propraj al Ĉinio kaj ankaŭ la plej grandaj fiŝoj dolĉakvaj en la mondo, vivantaj en la meza kaj malsupra tavaloj de la rivero. Ili estas tre ferocaj kaj lertaj en naĝado, manĝas ĉefe alispecajn fiŝojn kaj ankaŭ salikokojn kaj kankrojn. Ili frajas marte kaj aprile en la supra parto de Jangzi-rivero. La maturiĝinta ovario prezentiĝas malhelgriza.

La brankiostomo el la ordo de ĥorduloj kaj familio de brankiostomedoj vivas en Ŝjamen, Ĉingdaŭ, Jantaj kaj aliaj lokoj de Ĉinio. Ĝi, diafana kun longo de tri ĝis ses centimetroj, apartenas al la senkraniuloj. Ĝia karno estas ruĝa, ĝia korpo malpli larĝa ol dika kaj la du ekstremoj de la korpo pintaj. Ĉe la supro de la kapo estas okulpunktoj, malsupre de kiuj estas vestiblo kaj buŝo. Ĉe la ekstera vestiblo moviĝas pluraj antenoj. La fiŝoj kun dorsa, vosta kaj koksa naĝiloj havas haŭtajn faldojn simetriajn ĉe ambaŭ flankoj de la ventro.