• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-02 18:41:02    
Iu pensiga memoriga aktivado

cri

En la 1-a de septembro, la dulandaj registaroj de Pollando kaj Germanio kune okazigis serion da aktivadoj, memore al la 66-jariĝo de la eksplodo de la 2-a Monda Milito. La milito lanĉita de Germanio alportis al Pollando la katastrofon de pereo de la ŝtato kaj faris ĝis-ĉielajn krimojn al la pola popolo. Tamen pro tio, ke post la milito la germana registaro serioze introspektis la historion kaj faris sinceran pardonpeton, Germanio denove akiris la fidadon de najbaraj landoj. La du iamaj malamikaj landoj kune okazigis aktivadon memoran al la 66-jariĝo de la eksplodo de la milito, tio ja estas pensiga afero.

Antaŭtagmeze de la sama tago, en la pollanda norda havenurbo Gdansk, pollanda prezidento Alesksander Kwasniewski, germana prezidento Horst Koehler kaj reprezentantoj de veteranaj soldatoj de la 2-a Monda Milito prezentis girlandojn al la Memoriga Monumento pri Eksplodo de la 2-a Monda Milito. Poste germana prezidento Horst Koehler vizitis la lokajn militajn ruinojn kaj post la vizito okazigis kunsidon kun lokaj studentoj.

En la 30-a de aŭgusto, germana prezidento Horst Koehler atingis Pollandon kaj komencis sian 3-tagan viziton al Pollando. Post sia atingo en Pollando Horst Koehler esprimis, ke li venas al Pollando kaj ĉeestos al la memorigaj aktivadoj, ĝuste por montri al la tuta mondo, ke la germana popolo ne forgesis siajn historiajn krimagojn. Li ankaŭ promesis, ke Germanio neniam reskribos la historion kaj neniam rigardos krimulojn kiel viktimojn.

En la sama tago ankaŭ prezidanto de la germana Federacia Asembleo Wolfgang Thierse partoprenis en la memoriga aktivado okazinta en la apuda regiono de Varsovio. Wolfgang Thierse kaj prezidanto de la pollanda Nacia Asembleo Wlodzimierz Cimoszewicz kune prezentis girlandojn al la poloj mortigitaj de la germanaj naziistoj. Prezidanto Walfgang Thierse diris, ke estas absolute malpermesate, ke iu ajn faru ian ajn ekskuzadon pri la krimagoj en la 2-a Monda Milito.

En la sama tago en la germana ĉefurbo Berlino, oni ankaŭ okazigis serion da memorigaj aktivadoj. Reprezentantoj de la Urba Asembleo de Varsovio invitite ĉeestis al tiuj aktivadoj. En la memoriga aktivado, berlina urbestro diris, ke oni neniam forgesos la historion.

La du malamikaj landoj Germanio kaj Pollando nun jam estas amikoj kaj la edifo el tio estas profunda. Ĝi montras, ke oni povas krei belan estontecon de la rilatoj inter diversaj landoj, se oni ĝuste traktas la historion.