• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-03 18:54:55    
Esperanto: Kiaj perspektivoj jarcenton post la unua kongreso? (6)

cri
Ni sondu la baldaŭ venontan tempon
Historia perspektivo utilas ankaŭ por pripensi pri tio, kio povos okazi post la nuna tempo. Tio estas delikata afero. Se oni esploras la konjektojn pri la posta verŝajna evoluo, faritajn de homoj, kiuj pretendas esti specialistoj, oni konstatas, ke tre ofte ili eraras, ĝenerale ĉar aperas ŝancaj okazaĵoj, neantaŭvideblaj, kiujn neniu enmetis en siajn kalkulojn. Tamen, en aliaj kazoj oni povas antaŭvidi sufiĉe ekzakte, kiel la aferoj disvolviĝos. Demografiaj prognozoj ĝenerale estas fidindaj, kaj same la prognozoj pri la disvolviĝo de epidemio.
Mi revenas al ideo, ke la angla venkis. En la mediteranea regiono, en la unua jarcento de nia erao, oni povis diri la samon pri la greka, eble ne la klasika greka, sed simpla fuŝa greka, kiel oni hodiaŭ en kelkaj medioj diras, ke la mondlingvo estas "simpla fuŝa angla". En la dekoka, ke venkis la franca. Sed ni scias, kiel historio evoluis. Ĉiuj ĉi lingvoj poste perdis sian superregadon. Kaj la koncernaj ŝanĝoj sekvis la ŝanĝojn en la politika-ekonomia vivo internacia.
Nu, la superregado de la angla lingvo en nia tutmonda socio estas ligita al la superregado, politika kaj ekonomia, de Usono. La faktoj nun disponeblaj ebligas konjekti, ke eble Usono jam komencis sian dekadencon. Tiu ideo estas eksplicite prezentita en oficiala raporto de la Centra Informa Agentejo usona (CIA), disponebla de nelonge. Mi iom timas aliri tiun kampon, ĉar kelkaj certe riproĉos al mi, ke mi enmiksas min en politikon. Tamen ne temas pri politiko, sed pri konsideroj pri io ebla, io, kio povas okazi, ĉar tio kontraŭdiras nek la faktojn nek logikon, sed kio ankaŭ povas ne okazi. Kio okazos, neniu scias. Sed multegaj seriozaj komentistoj pensas, ke post kelkaj jardekoj la politika kaj ekonomia superpotenco estas alianco inter Ĉinio, Barato (tio estas Hindio) kaj Brazilo. Tiuj estas la landoj, kiuj plej rapide kaj certe disvolviĝas, kaj kun giganta potencialo. Sekve, multaj fakuloj opinias, ke la venonta mondolingvo estos la ĉina. Kaj fakto estas, ke kursoj de la ĉina lingvo allogas pli kaj pli da homoj de jaro al jaro.
Kio ebligas diri, ke eble – kaj mi substrekas tiun eble – Usono nun rapide kuras al sia perdiĝo, al kolapso? Multaj faktoj.
Ni konsideru ekzemple la ekonomian situacion. La usona ekonomio estas bazita sur ege facile disrompebla sistemo, kiun eblas resumi dirante: la mondo produktas, kaj Usono konsumas. Tio jam validis pri industriaj varoj, sed en 2004 la unuan fojon dum multaj jardekoj, Usono estis neta importanto de manĝaĵoj. La usona agrikulturo ne plu sukcesis nutri la loĝantaron. La komerca deficito de Usono atingis nun 630 miliardojn da usonaj dolaroj. Por pagi tiujn ŝuldojn, Usono devas ricevi el la resto de la mondo proksimume unu miliardon da usonaj dolaroj ĉiutage. Ĉu tiasisteme eblas eviti bankroton? La ĉefa ŝtato, kiu ebligas al Usono finance vivteni sin, nun estas Ĉinio, kies pluso en la komerca bilanco de Usono estas 160 miliardoj da usonaj dolaroj.
Tio koncernas la rilaton inter importoj kaj eksportoj, do, la privatan ekonomion usonan. Se nun ni turnas nin al la publika, al la ŝtato, ni konstatas, ke ties financaj aferoj estas eĉ pli malprosperaj. La sumo de la nacia ŝuldo estis hieraŭ 7,79 bilionoj da usonaj dolaroj, t.e. 7,7 mil miliardoj da usonaj dolaroj. (Kiam Bush fariĝis prezidento en 2001, li heredis de Clinton kasojn tute plenajn: ne ekzistis ŝtata ŝuldo tiutempe). Kaj la plej grandan parton de tiu sumego Usono ŝuldas al aziaj landoj: Ĉinio, ekzemple, pruntedonis al la Usona Trezorejo 83 miliardojn da usonaj dolaroj. Tiu ŝuldo rapide kreskas. La iraka aventuro ja kostas al la usona ŝtato 5,8 miliardojn da usonaj dolaroj ĉiumonate. Estas dube, ĉu iu ŝtato povas longe plu funkcii kun tiel giganta nacia ŝuldo. Pro ĝi, cetere, la usona dolaro perdas pli kaj pli de sia valoro, tiagrade, ke la naftoproduktantaj landoj, t.e. la petrollandoj, pli kaj pli konsideras la eblon ne plu akcepti pagojn en usonaj dolaroj, sed igi la eŭron la referenca valuto por la naftokomerco.
Multaj aliaj faktoj indikas katastrofan evoluon de Usono, kiel la reduktiĝo de la mezuma salajro, la ĉiujara kresko de la proporcio de homoj sub la mizersojlo, la nombro de malliberuloj – la plej granda el la tuta mondo (2,2 milionoj, dum en 1975 estis nur 380 000), kiu restas la plej granda eĉ se vi kalkulas sproporcie al la loĝantaro – la fakto, ke la militaj fortoj estas tro vaste dismetitaj eksterlande aŭ la fakto, ke, kiel en Sovet-Unio antaŭ ties disfalo, la distanco inter objektivaj faktoj kaj subjektivaj impresoj estas aparte granda: ekzemple, kvakam ĉiuj oficialaj dokumentoj de la usona ŝtato montras, ke Irako ne ludis rolon en la atako kontraŭ la novjorkaj turoj, pli ol 50 elcentoj de la usonanoj, se fidi sondojn, estas konvinkitaj, ke la koncernaj pilotoj havis irakan naciecon.
Komprenu min bone, mi ne diras, ke Usono tute certe baldaŭ kolapsos. Mi ne scias. Neniu scias. Eble ĝi sukcesos per mirinda fortostreĉo, je kiu la usona loĝantaro estas perfekte kapabla, eble pli kapabla ol multaj aliaj popoloj, restarigi sian situacion. Estas en la usona loĝantaro vastega potencialo de energio, kuraĝo, klarvidado, kaj fundfunde utila optimismo, kiun la lando eble sukcesos ekspluati. Mi diras nur, ke se oni komparas kun la superpotencoj de la historio antaŭ ilia disfalo, oni retrovas la samajn trajtojn en la nuna Usono.
Kiel ĉio ĉi rilatas al Esperanto? Tio rilatas al ĝi simple per tio, ke la superreganta lingvo ĝenerale estas la lingvo de la superreganta lando. Se la statuso de superpotenco transiros de Usono al alianco inkluzivanta Ĉinion, Baraton (t.e. Hindio) kaj Brazilon, estas antaŭvideble, ke post iu tempospaco la homoj diros al si: kiam plu uzi inter ni la anglan, malfacilan lingvon fremdan al niaj kulturoj? Tiam eble ili emos alpreni la ĉinan kiel mondolingvon, ĉar en tiu alianco Ĉinio pezos per pezo aparte grava. Sed la ĉina estas eĉ pli malbone adaptita ol la angla al internacia uzado. Pro sia skribo kaj pro sia prononco. Tiam estas ŝanco, ke la homoj rimarkos, ke Esperanto disponebas kaj perfekte taŭgas por tiu rolo.
Se vi opinias, ke mi komplete misjuĝas la faktojn kaj iliajn eblajn sekvojn, mi tuj koncedas, ke eble vi pravas kaj ke mi povas komplete malpravi. Sed, nu, oni petis min diri, kiel mi imagas la perspektivojn por nia lingvo unu jarcenton post la unua Esperanto-Kongreso, kaj tion mi diris, kiel eble plej sincere. Fakte, ĉion, kion mi diris ĝis nun, estis simple plenigo de la tempo disponigita al mi por ĉi tiu parolado. La fundo de mia penso estas multe pli simpla, mi kredas je Esperanto, mi kredas, ke ĝi estos la mondolingvo, ĉu post dudek jaroj, ĉu post cent, ĉu post tricent, tion mi ne povas diveni kaj tio estas al mi egala.
Mi kredas je ĝi pro iu nevenkeble potenca intuicio, kaj mi ne ofendiĝos, se oni taksos min tiurilate freneza. Sed se tiu freneza zono en mi malbonfaras al neniu, kaj irgas min pli feliĉa, kial mi hontus pri ĝi kaj ĝin forĵrtus? Kredi je tia intuicio povas esti freneze, sed ankaŭ povas esti io mense tute sana. Mi ja povas konfirmi mian manieron, rigardi la venontajn jardejojn per raciaj, faktaj argumentoj, kiuj ne malpli valoras ol la argumentoj de la homoj, laŭ kiuj Esperanto ne havas estontecon. Tamen ne por tiuj argumentoj mi kredas je ĝi, nur pro iu kvazaŭ mistika neklarigebla certeco, pri kiu ne eblas diskuti, ĉar ĝi radikas en mia dekstra cerba duonsfero. Ĉi-lasta, se oni sukcesas ekspluati ĝiajn pozitivajn aspektojn, povas prezentiĝi kiel mirinda, eksterordinara ĝardeno, ĝardeno, kie floras beleco, amikeco, fantazio, gajeco, kreemo. Kaj tiu mia kredo havigas al mi tiom da ĝojo, ke eĉ se ĝi montriĝos erata laŭ vidpunkto historia aŭ socia, ĝi ĉiam estos por mi, laŭ individua, amikeckrea kaj animriĉiga vidpunkto, trezoro, kies valoro superas ĉiujn eblajn homajn kalkulojn. Jes, nia dekstra cerba duonsfero enhavas, en sia paradiza parto, grandegan potencialon da plezuro kaj energio. Kiom mi dezirus, ke ĉiuj esperantistoj kapablu iri plaĉe promeni en ĝi! Kaj ke ĉiuj homoj sekvu ilin tien kaj tie. Tiam ja la bela sonĝo de l' homaro por eterna ben' efektiĝos.