• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-05 15:39:41    
Finiĝis kampanjo por prezidenta elektado en Egiptio

cri

En la 7-a de septembro okazos en Egiptio la unuafoja prezidenta elektado kun partopreno de pluraj kandidatoj. En la 4-a de septembro oficiale finiĝis la 3-semajna kampanjo por la prezidenta elektado. Nuntempe la publiko ĝenerale opinias, ke restas nenia suspenso pri tio, ke Hosni Mubarak, kiu estas la egipta prezidento dum 24 jaroj, kvinafoje fariĝos la prezidento.

La kampanjo de ĉi-foja prezidenta elektado por la kandidatoj komenciĝis en la 17-a de la pasinta monato. 10 kandidatoj, inkluzive de la nuna prezidento Hosni Mubarak, propagandis siajn proprajn kampanjajn programojn kaj porpledojn per mitingo, televida intervjuo, prelego kaj aliaj rimedoj por kiel eble plej multe gajni la subtenon de 32 milionoj da balotontoj. La elstara karaktero de ĉi-foja 3-semajna kampanjo estas tio, ke la kandidatoj gravite eksplikis siajn vidpunktojn pri ekonomia disvolvado, plibonigo de la popola vivo, protekto de la ŝtata stabileco kaj aliaj problemoj ĝenerale atentataj de la popolanoj.

En sia kampanjo prezidento Hosni Mubarak detale eksplikis sian projekton de la ekonomia revigligo. Li promesis, ke se li reprenos la prezidentecon, en la nova oficperiodo de 6 jaroj li kreos 4 milionojn da enoficigaj ŝancoj kaj altigos la salajron de 5 milionoj da enoficiĝantoj je 75 ĝis 100 procentoj. Li ankaŭ liveros novajn loĝdomojn al 500 mil familioj kun malalta enspezo kaj konstruigos 3 500 lernejojn, 500 pontojn kaj 12 mil kilometrojn da vojoj. Hosni Mubarak esprimis sian kredon, ke la balotontoj faros ĝustan juĝon pri lia praktikema projekto de la ekonomia revigligo kaj pri alies vantaj sloganoj de la tiel nomataj demokratio kaj libereco kaj lastan elekton.

Krom Hosni Mubarak, aliaj 9 kandidatoj havas malgrandan influon en la politika vivo de Egiptio kaj ĝuas malaltan renomon internacie. Kandidato de la al-Ghad-Partio, ĉi-jare 40-jara advokato Ayman Nour estas relative vigla inter la 9 kandidatoj. En sia kampanjo Ayman Nour definitive elmetis, ke se li sukcesos en la prezidenta elektado, li finos la 24-jaran "altapreman regadon" de Hosni Mubarak, la ekonomian krizon kaj la altan proporcion de senlaboreco de Egiptio kaj realigos verajn demokration kaj liberecon en Egiptio. Tamen eĉ la opoziciuloj ĝenerale opinias, ke la balotiloj akirotaj de Ayman Nour en ĉi-foja prezidenta elektado probable okupos la 3-an lokon, post Hosni Mubarak kaj Numan Gumaa, kandidato de alia opoziciula partio Nova Wafd.

Laŭ la publika opinio, estas nenia suspenso pri tio,ke Hosni Mubarak kvinafoje fariĝos la egipta prezidento, tamen li vizaĝos al pli seriozaj defioj. Li devas mobilizi la egiptajn popolanojn por disvolvi la ekonomion, altigi la popolan viv-nivelon, bati terorismon kaj daŭre protekti la stabilecon de la ŝtato.