• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-06 14:18:46    
Plumkorna podicipo (foto)

cri

La plumkorna podicipo (Podiceps auritus) el la ordo de kolimboformaj birdoj kaj familio de podicipedoj vivas en la norda parto de la Nordoriento de Ĉinio kaj vintre migras suden al la malsupra baseno de Janzi-rivero kaj Fuĝjan-provinco por travintri tie; ĝi videblas ankaŭ en aliaj landoj. en Ĉinio troviĝas kvin specoj kde podicipoj, el kiuj la plumkorna podicipo kaj nigrakola podicipo similas unu la alian en grandeco kaj koloro de plumaro. La plumkorna podicipo havas pintan bekon, mallongajn voston kaj krurojn, kiuj troviĝas tuj antaŭ la vosto kaj kies pidefingroj estas haŭtborderitaj kaj petalformaj. Ĝi similas al anaso kun pinta beko, kiam ĝi naĝas sur akvo.

La birdoj kutimas vivi en lago, lageto, marĉo kaj larĝa rivero, kie abundas akvaj plantoj. Ili agas solaj aŭ en paro, bekas fiŝon, salikokon, krabon, insekton kaj akvan herbon. Ili tre lertas en naĝado. Ili povas resti sub akvo tridek sekundojn. Elakviĝonte ili esploras la ĉikraŭaĵon per siaj supren levitaj bekpinto, naztruoj kaj okuloj. La kutimo estas tute sama kiel tiu de testudo. Pro tio oni donis al ĝi ankaŭ la nomon testuda anaso. En la pariĝa tempo ili havas tre interesajn movojn; unue la femala kaj maskla birdoj alproksimiĝas unu al la alia, ordigas la plumojn sur la kapo reciproke kaj etendas siajn flugilojn, poste ili disiĝas unu de la alia, rigardas unu al la alia kaj subite, preskaŭ samtempe, enigas sin en akvon. Kaj post momento ili malmergiĝas, ĉiu kun tufo da herboj en la beko, rigardas unu al la alia kun skuiĝanta kapo. La flosanta nesto de la podicipoj estas tre originala. Ili kurbigas kaj interplektas elakviĝintajn herbotigojn, poste aldonas al ili akvajn plantojn en la ĉirkaŭaĵo, formante neston similan al dika kuko. La nesto povas sin movi laŭ ondoj. La plumkorna podicipino demetas kvar ĝis kvin grizblankajn ovojn. Antaŭ sia portempa forlaso de la nesto, gepatraj birdoj kutimas kovri la ovojn per herboj, plumoj kaj aliaj, por ke ili ne malvarmiĝu kaj ne estu trovitaj de iliaj naturaj malamikoj. La kovado daŭras dudek kvar ĝis dudek kvin tagojn. La birdidoj estas tutkorpe kovritaj de lanugo kun strioj ĉe la kolo. Gepatraj birdoj portas siajn idojn surdorse dum la aktivado. Tranfante en danĝeron, ili povas fuĝi for kun siaj idoj per subakva naĝado. Tio estas kapablo propra al la birdo.