• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-06 16:03:31    
Internacia socio liveras helpon al Usono por savado

cri

La uragano Katrina atakis Usonon kaj kaŭzis grandegan perdon de homaj vivoj kaj propraĵoj. Post tio la internacia socio liveris helpon al Usono por savado. Tio estas alia grandaskala humanisma helpado de la internacia socio post tiu kontraŭ la tertremo kaj cunamo de la Hindia Oceano en la komenco de la kuranta jaro.

Post la okazo de la uragana katastrofo, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Kofi Annan faris videan parolon, apelaciante, ke la internacia socio donu helpon al Usono. En la 2-a de septembro Kofi Annan telefonis al usona prezidento Bush kaj refoje esprimis, ke Unuiĝintaj Nacioj plenforte subtenos la savlaborojn de Usono kontraŭ la katastrofo. En la sama tago, la Oficejo por la Kunordigado de Humanismaj Aferoj de Unuiĝintaj Nacioj okazigis kunvenon de respondeculoj de koncernaj institucioj de Unuiĝintaj Nacioj por fari preparadon por helpi Usonon.

En la 1-a de septembro, ĉina ministro pri eksteraj aferoj Li Zhaoxing telefonis al usona ŝtata sekretario Condoleezza Rice, esprimante simpatiadon pro tio, ke Luiziano kaj aliaj usonaj ŝtatoj estis atakitaj de la uragano, kio kaŭzis seriozan perdon de homaj vivoj kaj propraĵoj. Samtage la ĉina Ruĝa Kruco donacis monhelpon je 100 mil usonaj dolaroj al la usona flanko. En la 3-a de septembro, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksteraj Aferoj Qin Gang esprimis, ke la ĉina registaro jam decidis liveri monhelpon je 5 milionoj da usonaj dolaroj al la usonaj popolanoj plagitaj de la uragano. Krom tio la ĉina registaro liveros ankaŭ porsavajn materialojn. Qin Gang diris, ke se necese, la ĉina registaro sendos kuracan taĉmenton kaj aliajn helpantojn por la rekonstruado de la plagita regiono.

En la lastaj tagoj porsavaj materialoj el diversaj lokoj de la tuta mondo transportiĝis al la plagita regiono. La internacia socio liveris manĝaĵojn, trinkakvon, medikamentojn kaj aliajn materialojn al la plagita regiono. Kelkaj landoj sendis kuracajn specialistojn, kaj aliaj landoj eĉ promesis plimultigi provizadon de petrolo al Usono.

En la 5-a de septembro, Britio transportis 500 mil porciojn de armeanaj manĝaĵoj al la plagita regiono de Usono. Aŭstralio proklamis liveri helpon al Usono kun la valoro de ĉirkaŭ 7,7 milionoj da usonaj dolaroj kaj sendi specialistan grupon al la plagita regiono de Usono. Ankaŭ aliaj landoj, kiaj Germanio, Italio, Korea Respubliko, Kanado, Kuvajtio, Kataro, Tajlando, Japanio, Kubo kaj Venezuelo, liveris helpon diversmaniere al la usona registaro.

Iom frue de la pasinta semajno, Unuiĝintaj Nacioj antaŭkalkulis, ke la ekonomia perdo kaŭzita de la uragano Katrina atingos 25 miliardojn da usonaj dolaroj. Tamen laŭ la plej nova kalkulo de la usonaj specialistoj, la perdo kaŭzita de la uragano superos 100 miliardojn da usonaj dolaroj.