• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-06 18:27:38    
Penso kaj rakonto de iu tibeta gubernioestr

cri

Parolante pri sia sperto de guberniestiĝo el instruisto de elementa lernejo, li sincere diris:

"La centra registaro alte atentas naciecajn oficistojn. En Tibeto, troviĝas multaj elstaraj han-aj oficistoj, tamen se temas pri elektado de oficistoj, naciecaj oficistoj ĉiam estas privilegie konsiderataj. Alie en scia strukturo, kapablo, teoria nivelo, estas malfacile por ni fari komparon kun ili."

Malgraŭ tio, Lolha diris plu:

"En nia gubernio, han-aj kaj tibetaj oficistoj harmonie kunlaboras. Han-aj oficistoj havas superecon en penso kaj teoria nivelo. Iam tibetaj oficistoj vere volas fari multajn aferojn, tamen ili ne povas trovi laboran gravitan punkton, do kuniĝo de labora pensado de han-aj kaj tibetaj oficistoj faciligis al labora kondukado."

Lolha diris, ke depost lia enoficiĝo en la gubernio Gertse, ĉi tie okazis grandega ŝanĝiĝo. Antaŭa fora urbeto sin turnas al varma loko, kie troviĝas multaj butiketoj kaj homoj. Li opinias, ke tio dependas de tio, ke en ĉiu jaro, la gubernio povas gajni monhelpon el ĉina interna loko je pli ol 20 milionoj da juanoj. Tio ankaŭ havigis al tieaj popolanoj ŝancon profunde senti zorgadon kaj subtenadon de la ĉinaj registaro kaj interna loko al Tibeto kaj senti forton de solidareco de ŝtato kaj de nacio.

Kiel oni disvolvu ekonomion de la gubernio Gertse, tio estas plej grava laboro de Lolha. Unuflanke en ĉiu jaro en la gubernio Gertse, ofte okazas naturaj katastrofoj, eĉ neĝego povas mortigi grandan nombron da dombestoj kaj dronigi paŝtistojn en malriĉecon; aliflanke la gubernio estas enlistigita kiel ŝtatnivela natura protektejo. En la lastaj jaroj, protektataj sovaĝaj bestoj multe generis, ili ne nur konkurakiris paŝtejojn kun paŝtistoj, sed ankaŭ rompis paŝtejojn. Tio kapdoloris lin kaj tieajn paŝtistojn. Cetere en la gubernio Gertse, malkovriĝis mineralaj riĉfontoj, tamen por portekti tieajn malfortikajn ekologian medion kaj paŝtejon, Lolha absolute ne permesas investantojn fari ekspluaton al ora mineralo.

Li diris:

"Laŭ la nuna stato, mi opinias, ke bredado kaj paŝtado devas esti nia apogila afero kaj en longa tempodaŭro, ĝi, kiel grava apogila afero, gajnos disvolviĝon kaj subtenon."

De la lastaj 2 jaroj, Lolha kaj liaj kolegoj kolektas monon kaj disvolvas hom-laboran paŝtejon en taŭga loko; per konduko de trajno helpas kelkajn paŝtistojn fiksloĝi en urbeto kaj pliigi enspezon.

Lolha diris, ke se li havos alian ŝancon, li preferos esti instruisto. Ĉar kiel estro de la gubernio, li devas fari multe. Estas ege lacige. Malgraŭ tio, li ankoraŭ atenteme plenumas ĉiujn aferojn.