• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-06 19:50:45    
"Esperanto en Azio"

cri
Karaj amikoj, ni ricevis la bultenon de KAEM "Esperanto en Azio". Sur la unua paĝo, redaktoro sinjoro Hori Yasuo skribis:
La unua numero de nia kara organo "Esperanto en Azio" eldoniĝis en majo 1990, iniciatite de prof. d-ro So Gilsu (tiama estrarano de UEA pri la azia agado). Koincide ĉimonata numero estas ĝuste ĝia 50-a numero kaj eldoniĝis ĝuste 15 jarojn poste.
En la unua paĝo de la unua numero s-ro So skribis jene:
Per tiu unua numero de "Esperanto en Azio" ni invitas vin al efika kunlaboro celanta evoluigon de la Esperanto-movado en Azio.
Ĉu vi opinias, ke estas iom eble maljuste kaj eĉ strange, ke en la kontinento, kie loĝas pli granda parto de la homaro, Esperanto daŭre estas preskaŭ tute ne konata fenomeno?
Ni estas sendantaj al vi la bultenon, ĉar ni kredas, ke vi volas kunlabori kaj kontribui al la evoluiga laboro por nia movado en Azio.
De nun volu konsideri, ke tiu bulteno estas via forumo. Vi estas kore invitata kunkrei la enhavon de la sekvaj numeroj. Skribu al ni pri ĉio, kio iel koncernas la enhavon de la bulteno.
Estas bedaŭrinde, ke ankoraŭ multaj homoj en Azio tute ne scias la ekziston de Esperanto, sed ni povas konstati, ke la movado konstante progresas en Azio, kaj dank' al KAEM, trifojaj Aziaj Kongresoj kaj "Esperanto en Azio" ktp. multaj esperantistoj nun estas amikoj, ne nur poŝte kaj interrete, sed ankaŭ vizaĝe. Nia movado neniam haltos sed ĉiam antaŭen paŝas kun multaj samideanoj kolektiĝantaj en tiun ĉi forumon.
Poste presiĝis kelkaj gratulaj artikoloj kaj mesaĝoj.
Sur la dua kaj tria paĝoj estas gratulo de ĉina esperantisto Wu Guojiang. Li diris en la artikolo: Kaj historio kaj ligilo – Al la 50-a numero de la bulteno "Esperanto en Azio":
En 1995 mi ricevis ĝian ekzempleron, t.e. n-ron. 7 de "Esperanto en Azio" / 1992, el profesoro So Gilsu. Tiam mi sciis la ekziston de eldonaĵo pri la azia Esperanto-movado, kaj ekde tiam mi komencis aktive kontribui miajn skribaĵon al ĝi. Mia unua kontribuaĵo aperinta en ĝi estis "LEA en malfacila evoluo zigzaga", kiu prezentis la historion de Liaoning-provinca Esperanto-Asocio okaze de ĝia 10-a datreveno. Ĝi estas la unua eldonaĵo por fremdlanden prezenti la historion de LEA, se memoro ne trompas min. Tio siatempe tre instigis esperantistojn en Liaoning, ne malmulto el ili petis min kopii tiun numeron kun tiu artikolo.
"Esperanto en Azio" kaj la Liaoning-provinca Esperanto-movado estas intime ligitaj unu kun la alia. Prof. So Gilsu, iniciatinto de la bulteno, kaj s-ro Hori Yasuo, la nuna redaktoro de la bulteno, dum sia ofica aŭ vojaĝa vizito en Liaoning, ĉiam ne forgesis viziti nin. Ilia agado faris sur esperantistojn de Liaoning profundan impreson kaj spirite tre kuraĝigis ilin. Mi tenas kontakton kun s-ro Joachim Werdin el Pollando, la unua redaktoro de la buteno. Lastatempe li esprimis, ke li pretis sendi al mi siajn Esperanto-instruajn filmojn en Singapuro por akceli nian movadon.

Mi povas ricevi la bultenon ekde 1995, sed mi trovis mankajn numerojn, kiam mi pretis bindi ilin, kaj mi ĉiam volis havi ĝian kompleton. En 2003 mi informis s-ron Hori Yasuo pri mia volo. Li speciale iris al Japana Esperanto-Instituto en Tokio kaj kopiis la numerojn mankajn por mi. …
Havinte la kompleton mi povas scii, ke "Esperanto en Azio" vere estas kroniko kaj grava dokumento de la azia Esperanto-movado, el kiu oni povas vidi la evoluan kaj progresan historion de la movado. En la pasintaj numeroj oni informiĝis pri tio, ke la Esperanto-movado ekzistis en 18 landoj kaj regionoj, …En ĝi ankaŭ estis centoj da informoj aŭ raportoj pri kulturo, tekniko, komerco, turismo ktp. Kiel komisiito de UEA pri la projekto "Ĝemelaj Urboj" mi jam trovis valorajn protokolojn pri ĉi tiu kampo en la fruaj numeroj, mi en taŭga tempo aperigos ilin en la reta revueto "Informilo de Ĝemelaj Urboj".
"Esperanto en Azio" fariĝas parto de la vivo de la aziaj esperantistoj. Malferminte ĝin kaj traleginte de la unua numero ĝis la nuna vi trovas pli ol 600 adresojn de Esperanto-organizaĵoj kaj esperantistoj el 18 landoj kaj regionoj, inkluzive de la orienta parto de Rusio. … "Esperanto en Azio" estas ludanta pontrolon por akceli amikiĝon de la aziaj esperantistoj kaj kunlaboron de Esperanto-organizaĵoj landaj kaj lokaj en Azio kaj por ligi aliajn partojn de la mondo. Ĝi estas fenestro, tra kiu oni povas vidi la azian Esperanto-movadon kaj ĝi montras efikan vojon, kiu enkondukas aziajn esperantistojn al la monda Esperanto-movado.
El "Esperanto en Azio" mi vidas progreson de la movado. Nun jam ekzistas speciala Esperanto-organizaĵo, nome Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado. Ĝi allogis centojn da esperantistoj aliĝi al UEA kaj igis ilin sufiĉe ĝui varmon kaj entuziasmon de la internacia granda familio. … Okaze de la 50-a numero de "Esperanto en Azio", mi elkore esprimas mian gratulon, kaj mi esperas kaj kredas, ke ĝi havos sian sukcesan 100-an numeron, 200-an numeron kaj …
Karaj aŭskultantoj, la bulteno presis gratulmesaĝojn el Vjetnamio, Aŭstralio, Serbio kaj Montenegro, Pakistano, Nederlando, Meksikio kaj aliaj.