• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-07 14:29:24    
Miao-nacieca brodistino Zhang Chunying (2)

cri
Kvankam la komerco en Pekino estis tre prospera, tamen ŝi ankoraŭ revenis al la hejmo por zorgi siajn gepatrojn kaj infanojn. Pro sia ekstera sperto ŝi ekkonis komercan ŝancon de brodaĵoj, ŝi trovis, ke multaj homoj ŝatas brodaĵojn kaj ofte prenas ilin kiel konservaĵojn kaj ornamaĵojn. Samtempe ŝi perceptis, ke pli kaj pli multaj miao-naciecaj knabinoj ne faras brodadon plu, ili aŭ vizitas lernejon aŭ laboras aliloke, kaj tiu ĉi tradicia metio alfrontas perdiĝon. Tial ŝi fondis sian brodaĵan fabrikon en sia hejmloko, kaj varbis kelkdek laborantojn, kiuj prilaboras brodaĵojn kaj ankaŭ ricevis brodadan trejnadon. Ŝi diris, "Kial brodaĵoj estas pli kaj pli multe kostaj sur la merkato? Ĉar la nuna generacio ne volas okupi sin pri brodado. Tiu ĉi metio bezonas paciencon, kaj oni devas centri sian atenton en brodado. Nun mi organizas knabinojn lerni la metion kaj kulturas ilin, por ke ili heredu la tradician metion kaj ankaŭ perlaboru.

Brodaĵa fabriko de Zhang Chunying prilaboras modernajn brodaĵojn por la merkato de Kantono, kaj ankaŭ faras altklasajn brodaĵojn laŭ tradicia procedo. Farado de tradiciaj maio-naciecaj vestaĵoj havas tre komplikan procedon. Kutime oni povas fari nur 1 aŭ 2 kompletojn de vestaĵoj ĉiujare, tial unu kompleto de vestaĵoj kostas ĉirkaŭ 5 aŭ 6 mil usonajn dolarojn.

Por komformi al la merkato, Zhang Chunying reformis prilaboron de tradiciaj vestaĵoj. Ekzemple, laŭ nacieca tradicio oni unue brodas sur ŝtofo kaj poste fiksas la brodaĵojn sur manikojn, sed nun Zhang Chunying rekte brodas sur vestaĵoj kaj ornamas modernajn vestaĵojn per delikataj naciecajn brodaĵoj. Ŝi diris, "Niaj brodaĵoj devas konformi al la merkato por ke ĝi kombinu sin kun modernaj vestaĵoj. Nun mi havas ideon, ke ne ĉiuj homoj volas porti niajn naciecajn verstaĵojn, kaj oni havas sian preferon, ekzemple, iu hano preferas ian brodaĵon, laŭ lia ŝato ni povas brodi simple sur ordinara ŝtofo por li; tial la brodaĵoj estas ne tiel kostaj kiel la tradiciaj miao-naciecaj, kaj mi deziras entrepreni tian servon."

En la urbo Guiyang, Zhang Chunying entreprenas sian brodaĵan butikon, sur kies muroj eksponiĝas multaj delikataj brodaĵoj, kiuj estas naciecaj kaj ankaŭ modaj ornamaĵoj. En la butiko ŝi vendas ankaŭ diversajn silkajn ŝalojn, skarpojn kaj kravatojn kun densaj broditaj desegnaĵoj. Zhang Chunying ofte kolektas antikvajn naciecajn brodaĵojn, kiuj estas faritaj tute laŭ tradicia procedo, kvankam ili trapasis jam centojn da jaroj, tamen ili vidiĝas ankoraŭ novaj kaj brilaj kaj estas konservataj kiel raraĵoj. Zhang Chunying diris, ke miao-naciecaj brodaĵoj estas riĉaĵoj de la nacieco, se oni ne heredas kaj disvolvas tiun ĉi metion, ĝi perdiĝos. Ŝi diris, ke ŝi perlaboras monon ne por posedi domojn kiel aliaj homoj, sed ŝi volas dediĉi siajn tutajn energion kaj rimedojn por kolekti antikvajn brodaĵojn kaj disvolvi la merkaton de miao-naciecaj brodaĵoj.