• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-07 15:12:50    
Inaŭgura prelego de KAEM prezidanto

cri
Hori Yasuo,

Prezidanto de Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM)

Ni kune ĝoju pro tio, ke hodiaŭ ni malfermas la 4-an Azian Kongreson de Esperanto ĉi tie en Katmando, Nepalo. Ĉi tiu kongreso estis planita okazi en marto, sed pro la politika malstabilo, ni devis prokrasti ĝin ĝis hodiaŭ. Ŝajnas al mi, ke tiu paŝo simbolas la nunan situacio en Azio kaj pri nia Esperanto-movado.

Post la dua mondmilito aziaj landoj estis liberitaj de la japana okupado kaj de milito, kaj devintus pace progresi, sed pro la restaĵo de koloniismo en multaj landoj daŭris civilaj aŭ kontraŭkoloniismaj militoj, kio malhelpis evoluon en multaj landoj. Estis en la 1990-aj jaroj, kiam fine en la tuta Azio stabiliĝis kaj naskiĝis kondiĉo okazigi Azian Kongreson.

Ni skize vidu la historieton de KAEM. En 1990 la unua numero de 'Esperanto en Azio' eldoniĝis kaj ĉijare en 2005 ĝi atingis la 50-an numeron. En 1994 Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM) fondiĝis. En 1996 la unua Azia Kongreso okazis en Ŝanhajo, Ĉinio. En 1999 la dua en Hanojo, Vjetnamio. En 2002 la tria en Seulo, Korea Respubliko. Tiuj tri kongresoj okazis en politike stabilaj landoj, kio simbolas pacan kaj ekonomian evoluon de tiuj landoj kaj ĝenerale de Azio.

Sed en Azio ekzistas multaj aliaj landoj, kie ne ĉiam estas stabila politike. Kaj post la 9.11 katastrofo en Usono, en Afganio kaj en Irako okazis/as militoj kaj ĉirkaŭaj landoj estas skuataj. Homoj strebas fondi pli demokratian landon, sed tio ne estas tile facila, ke okazas konfliktoj kaj tumultoj. Ĉifoja prokrasto de la kongreso simbolas malhelpan situacion, kiun multaj aziaj landoj alfrontas. Mi deziras, ke en tiuj landoj popolanoj baldaŭ ĝuu pacon kaj ekonomian evoluon, por ke ili trankvile lernu Esperanton kaj laboru por la movadon.

Mi estas prezidanto de KAEM de 2001, kaj dume mi ĉiam dankas al evoluo de interreto. Antaŭe multaj aziaj esperantistoj ne povis komuniki eĉ per ordinara poŝto, ĉar ĝi kostis multe, sed nun pli kaj pli multaj homoj povas uzu interreton kaj facile komuniki kun esperantistoj en aliaj landoj.

Tio estas tre pozitiva movo por nia movado. Kvankam multaj ankoraŭ ne povas partopreni en eksterlandaj renkontiĝoj, rete ili povas esti membro de la tutmonda esperantistaro. Tio estas tre ĝojinda afero.

Surbaze de tiu ĝenerale bona situacio en Azio, ni plifortigu nian movadon. Mi opinias, ke la unuaj 10 jaroj en la 21-a jarcento estas tre grava periodo por nia movado, ĉar sinsekve okazis/as/os internaciaj kongresoj jene: en 2002 Azia Kongreso de Esperanto en Korea Respubliko, en 2004 la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Ĉinio, en 2005 la 4-a Azia Kongreso de Esperanto en Nepalo, en 2007 la 92-a Universala Kongreso de Esperanto en Japanio kaj en 2010 la 5-a Azia Kongreso de Esperanto en Hindio. Antaŭe Azio estas for de la centro de Esperantujo kaj oni ne povis facile sperti internacian etoson, sed nun kun la ekonomia evoluo, pli kaj pli multaj homoj povas ĝui ĝin en kongresoj kaj renkontiĝoj en Azio. Ni povas diri, ke nun estas naskiĝanta alia nova centro de Esperanto en Azio.

En Azio pli multaj kaj pli diversaj lingvoj esta parolataj, ol en Eŭropo. En kiu lingvo azianoj havu kontakton inter si? En la angla? Neniam! Ni ne uzu lingvojn de koloniismo kaj imperiismo! Ni ne uzu lingvojn de diktatoroj. Ni ne uzu lingvojn de militoj. Ni uzu Esperanton bazita sur neŭtraleco, paco, homaj rajtoj, justeco kaj ĉio plej bona. De Nepalo, kie staras la plej alta, plej bela kaj plej sankta montaro, ni ĉiuj sendu fortan vokon al la tuta Azio kaj al la tuta mondo, ke ne la mondo kaj en Azio venis nova sento.