• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-08 18:53:46    
Ĉinio plifortigas trejnadon al instruistoj de elementaj lernejoj kaj mezlernejoj (2)

cri

Li konigis, ke laŭ la nova instrua programo, post ĉi-jara somera ferio, la gubernio Miyun okazigos lecionon de la angla lingvo ekde la unua klaso de la elementa lernejo. Tial la problemo pro manko de instruistoj de la angla lingvo estas pli urĝa. Por solvi ĉi tiun problemon, plifortigante trejnadon al la instruistoj de la angla lingvo, oni faris, ke iuj el la alifakaj instruistoj instruu la anglan lingvon. Nuntempe, pli ol 100 instruistoj de la angla lingvo en la tuta gubernio Miyun partoprenas en diversaj trejnoj. Per ĉi tiuj trejnoj, la parola kaj aŭskulta nivelo de tiuj instruistoj progresas rapide.

Sinjoro Han Chunhe laboris kiel instruisto de la angla lingvo en la mezlernejo Mujiayu de la gubernio Miyun jam 20 jarojn, kvankam li havas riĉan instruan sperton, tamen li diris, ke ĉar nuntempa lernolibro postulas pli kaj pli altan kapablon de instruistoj, oni devas senĉese lerni kaj altigi sian nivelo por esti kompetenta al instruado. Tial li esperas lerni kiel eble plej multe da scioj, altigi sian angllingvan nivelon kaj posedi pli multajn kaj pli progresemajn instruajn metodojn en la trejnado

Nuntempe, instruisto Han partoprenas en trejnado, kiu utiligas la originalan usonan interretan lernolibron. Kaj la trejnado iras ĉefe per komputilo. Ĉiutage en libera tempo li lernas en la hejmo, krome, en ĉiu dua semajno li iras al gubernio por akcepti vizaĝ-al-vizaĝan lecionon donitan de eksterlanda instruisto. Instruisto Han alte laŭdas ĉi tian novan formon de trejnado, kaj opinias, ke tio estas tre taŭga al la kamparaj instruistoj, kiuj lernas sen paŭzo de laborado.

"Malsame ol aliaj trejnoj, perkomputila lernado estas pli oportuna. Oni povas akcepti trejnadon en hejmo. Kaj okazas vizaĝ-al-vizaĝa leciono en ĉiu dua semajno, oni povas porti la demandojn al la leciono, kaj la instruisto respondos."

Li diris, ke ĉiutage, li lernis du aŭ tri horojn en hejmo, kaj kvankam tio estas laciga, tamen li ĝojas rigardante, ke la notoj pri angla lingvo al la lernantoj senĉese altiĝas.

Sinjorino Wang Hailian estas instruisto de la elementa lernejo Shilibu de la gubernio Miyun. Antaŭe ŝi studis komputikon, sed ŝi donas lecionon de angla lingvo al 7 grupoj. Kvankam ŝi mem interesiĝas pri la angla lingvo, kaj ŝi lernis la lingvon en pli ol dek jaroj, tamen ŝi ankoraŭ sentas sin senkapabla kiel profesia instruisto de la angla lingvo. Nuntempe ĉiusemajne ŝi veturos pli ol 100 kilometrojn al Pekino por partopreni en unu-taga leciono. Kvankam tio tre lacigas ŝin, tamen ŝi rigardas ĝin utila.

"Ĉi tiu trejna leciono estas tre necesa, kaj ĝi helpas al ni altigi instruan nivelon. En lernado, ni ankaŭ altigis nivelon de parola esprimado en la angla lingvo."