• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-09 08:16:06    
Chu Xie: Poŝtuko

CRI
De pli ol 10 jaroj mi kutimas kunporti poŝtukon por io eventuala, ekzemple mungo, terno kaj kraĉo.
Varbite de iu mezlernejo, mi petis, ke panjo aĉetu por mi poŝtukon. Sekvatage ŝi etendis al mi pecon tute novan kaj tre belan kaj tia belaĵo ekokupis mian poŝon.
De tiam ĝis nun, kiom da poŝtukoj mi eluzis, mi jam forgesis. Mi memoras nur, ke en mia poŝo ĉiam sin kaŝas kvadrata peco, plejofte kotona, jen pli dika, jen malpli, kaj kostanta proksimume je 2 juanoj.
Nuntempe la funkcio de mia poŝtuko estas multe pli vasta, jam ne nur por mungo kaj ŝvitoviŝo kaj kontraǔ terno kaj oscedo, sed ankaǔ por viŝi mobilon (poŝtelefoneton). Krome, ĝi ludas ankaǔ alian rolon, kiam matene mi tualetas, pasiginte nokton ne hejme, sed ĉe iu amiko aǔ en aliloka hotelo, ĉar mia alia kutimo obstine diktas, ke mi ne uzu ies aǔ iean tukon, kiom ĝi estu nova, pura kaj eĉ bonodora – propra tuko, poŝtuko, mantuko aǔ buŝtuko estas jam parto de mia korpo.
Jen juna homo, staranta ĉe strato aǔ vojo, ŝovas la manon en sian poŝon. Antaǔ 20 jaroj tio rapide konjektigis al vi, ke li aǔ ŝi elpoŝigas tuketon. Sed nun jam ne! Nu, aǔ mobilon, aǔ monujon, aǔ komputileton, almenaǔ pecon da papera "tuko". En la nuna realo la poŝo preferas akcepti ion status-simbolan, rifuzante malgrandan tukon.
Nun estas tia epoko, en kiu oni inklinas ĉie "glui" la korpon kaj, en kaj ekster la poŝoj, preferatas ĉio markanta individuan apartecon. Ne eviteble do, ke poŝtuko fariĝu "arkaika", kaj eĉ "antikveca".
Preterpasante svarmon da maljunuloj, oni nature vidas plurajn manojn teni poŝtukon respektive, tukon forĵetitan de la juna generacio, tukon relevitan de la maljuna generacio. Kia alegorio! Eble poŝtuko mem estas maljunulo apenaǔ postvivanta en nia epoko.
Poŝtuko sin retiris ne nur de junaj viroj, sed ankaǔ de fraǔlinoj, cedante sian lokon al diversakoloraj papertukoj. Ĉie, ĉu en magazeno, ĉu en hotelo, ĉu en restoracio, eĉ en lifto, vidiĝas sole papera peco, milde tuŝanta la ruĵitajn lipojn aǔ tenere karesanta la marmoran frunton. Tamen la vivo de papera tuko estas efemera. Postlasinte nenion en la mondo, papera tuko rapide forĵetiĝas en rubujon kaj post sufiĉa tempo kamiono portas ĝin, kun aliaj sen- aǔ mal-utilaj aĵoj, malproksimen el urbo. Ho ve, nur en palpebruma daǔro ĝi, la papera tuko, ĝuis elegantecon! Jen moda fraǔlino elegante elsakigas paketon, elegante eltiras pecon da viŝpapero kaj elegante tuŝas la buŝeton aǔ nazeton per gracea papero. Ŝi tute ne konscias, ke pli aǔ malpli frue ankaǔ ŝi fariĝos parto de media poluciaĵo!