• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-09 17:28:27    
Bhaktapuro kaj la palacplaco de Bhaktapuro (foto)

cri

Bhaktapuro signifas "Urbo de Fervoruloj" en Sanskrito. Ĝi nomiĝas ankaŭ Baragaon kaj estis fondita en 889 p.K. de la reĝo Ananda Dev. La palackomplekso en la mezo de la urbo atestas la prosperon de la jaroj de la Malla reĝoj kaj la precizecon kun kiu la metiistoj laboris. La Palaco de 55 Fenestroj staras tie. Bhaktapuro regis Katmandon kaj Patanon de la 12a ĝis la 14a jarcento.

La masiva pordego apud la placo estis konstruita de la reĝo Bhupatendra Malla (18a jarcento), kiu fieris pri sia lerteco. Lia lerteco fakte estis impona; ankaŭ se la rezulto ŝajnas malgranda nun, tiam ĝi estis grandegaĵo. Aliaj monumentoj en Bhaktapuro estas la granda sonorilo, la Ora Pordego, la kvin-etaĝa templo de Nyatapol, Bhairab templo, kaj Dattatreya placo.

La Ora Pordego estas la enirejo al la ĉefa korto de la Palaco de 55 Fenestroj. Konstruita en 1700 p.K. de la reĝo Ranĝit Malla, la pordego estas unu el la plej belaj kaj riĉe skulptitaj specimenoj de sia speco en la tuta mondo. Tiu ĉi pordego montras diinojn kaj diablojn de mirinda komplikeco. Inter la brikaj muroj estas ligna balkono kun la 55 fenestroj, ĉiuj majstre desegnitaj kaj muntitaj. La ŝtona templo de Batsala Devi, kiu frontas kontraŭ la palacplaco, estas plena de komplikaj skulptaĵoj. Tiu ĉi templo estas bela ekzemplo de la ŝikhara arkitekturo en Nepalo. Sur la teraso de la templo estas sonorilo kiu estas konata ankaŭ kiel "Sonorilo de la Bojanta Hundo". Starigita en 1737 p.K. ĝi estis sonigata kiel vespersignalo en tiu tempo.

La ĉefa placo de la urbo enhavas aliajn arkitekturaĵojn, ekzemple la Leono-pordegon, la statuon de la reĝo Bhupatendra Malla kaj Batsala templon. Grandioza statuo de la reĝo Bhupatendra Malla en pozo de adoro estis metita sur kolonon antaŭ la palaco.