• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-12 15:49:52    
Israela armeo komencis retiriĝon el Gaza Zono

cri

Posttagmeze de la 11-a de septembro en Gaza Zono, la israela nacidefenda armeo okazigis adiaŭan ceremonion kaj malhisis la nacian flagon en la ĉefstabejo de la israela armeo garnizonanta ĉe la judaj fiksloĝejoj en Gaza Zono, kaj tio proklamis la fundamentan finiĝon de la milita okupado en Gaza Zono longa je 38 jaroj fare de Israelo.

En la 23-a de aŭgusto, Israelo plenumis sian retiriĝon el la judaj fiksloĝejoj en Gaza Zono kaj partaj regionoj de la okcidenta bordo de Jordano. De tiam Israelo komencis la preparadon de retiriĝo de armeanoj. Antaŭtagmeze de la 11-a de septembro, ĉiuj membroj de la israela kabineto sankciis per balotado la retiriĝon de la israela nacidefenda armeo el Gaza Zono kaj tio turnis "verdan lampon" por la startigo de la retiriĝa agado. Je la 6-a horo posttagmeze, la israela armeo okazigis adiaŭan ceremonion en la ĉefstabejo de la israela armeo garnizonanta ĉe la plej granda juda fiksloĝejo en Neveh Dekalim en Gaza Zono. En la ceremonio komandoro de la israela armeo en suda Israelo Dan Harel diris, ke baldaŭ finiĝos la milita ekzisto de Israelo en Gaza Zono dum la pasintaj 38 jaroj kaj la retiriĝo de la israela armeo kreos novan bonŝancon por Israelo kaj Palestino iri al paco.

Laŭ la plano, vespere de la 11-a de septembro la lastaj 3 000 israelaj soldatoj komencu sian retiriĝon el Gaza Zono kaj la retirado finiĝu antaŭ la 8-a horo antaŭtagmeze de la 12-a de septembro. La israela armeo transdonos sian ĉefstabejan domegon al la palestina flanko kaj detruos ĉiujn militajn konstruojn. Samtempe retiriĝu ankaŭ la israelaj soldatoj garnizonantaj en Gaza Zono kaj ĉe la landlimo de Egiptio kune kun alilandaj trupanoj. Laŭ la interkonsento atingita inter Egiptio kaj Israelo, 200 egiptaj soldatoj jam retiris sin el la landlima regiono al la egipta flanko en la 10-a de septembro. En la 15-a de septembro, finiĝos la dispoziciado de 750 egiptaj soldatoj. Ilia tasko estos bremsi la enfluon de kontrabandaj armiloj en Gazan Zonon. En la pasintaj tagoj la israela armeo jam malkonstruis 3 gardejojn en Gaza Zono kaj ĉe la landlimo de Egiptio tamen la cementaj muroj starigitaj de la israela armeo ankoraŭ restos.

Krom tio, Israelo kaj Palestino havas diverĝojn pri la rajto de regado super la landlima ekzamenejo, haveno kaj flughaveno de Gaza Zono. Pro sia sekureca konsidero, Israelo deziras daŭre regi la eksteran trapasejon post sia retiriĝo. Tamen Palestino maltrankvilas, ke tio ŝanĝos Gazan Zonon en grandan malliberejon.