• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-12 19:36:07    
4-a Esperanto-Kongreso de Tri Provincoj de Nordoriento kaj Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio (1)

cri
De la 11-a ĝis la 14-a de aŭgusto ĉijare okazis la 4-a Esperanto-Kongreso de Tri Provincoj de Nordoriento kaj Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio en la urbo Baotou de Interna Mongolio. En la kongreso partoprenis sume 94 esperantistoj el 19 provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj de Ĉinio. Hodiaŭ ni koncize raportu al vi pri la ĉifoja kongreso.

Karaj amikoj, en la inaŭguro la paroladon faris s-ino Tan Xiuzhu, prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, s-ro Yu Tao, estrarano de UEA pri azia agado kaj ĝenerala sekretario de la Ĉina Esperanto-Ligo. Krome ankaŭ gvidantoj de Esperanto-movado en la menciitaj tri provincoj kaj unu aŭtonoma regiono kaj reprezentantoj de diverslokaj Esperanto-asocioj faris la parolon.

Karaj amikoj, al la kongreso sendis la gratulan mesaĝon s-ro Renato Corsetti, prezidanto de UEA. Nun mi citu kelkajn liniojn el lia gratula mesaĝo. Li skribis:

"…Kaj vi en Ĉinujo estas en aparte favora situacio por fari ion por Esperanto nuntempe. Pensu pri la grandiĝanta graveco de via lando, pensu pri tio, ke verŝajne la 21-a jarcento estos la jarcento de Azio, kaj vi kuraĝiĝos. Ni en Eŭropo jam pretas transdoni la torĉon de Esperanto al fortaj portantoj. Vi estu tiuj fortaj portantoj."

En la solena inaŭguro, s-ro Li Sen, prezidanto de Esperanto-Asocio de Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, faris emocian parolon. Nun bonvole aŭskultu liajn vortojn. Li diris:

"La Esperanto-movado en la provincoj Heilongjiang, Liaoning kaj Jilin de la nordorienta landparto de Ĉinio havas la longan historion. La nordorienta Ĉinio estas la grava kanalo por Esperanto enkondukiĝi en Ĉinion.

Ni havas grandan honoron ricevi la zorgon de multaj Esperanto-organizoj kaj esperantistoj en- kaj ekster-lande.

Nun mi denove ekmemoris parolon de s-ro Renato Corsetti. Li diris, ke oni devas substreki la liberecon de la movado kaj la fakton, ke ĉiu esperantisto sekvas propran vojon. Mi konsentas lian vidpunkton, kiu estas ĝusta. En la vojo pri informado, instruado kaj utiligado de Esperanto, ĉiuj esperantistoj estis kaj estas sekvantaj iliajn proprajn vojojn. Tio estas la fakto objektiva, la neceseco objektiva.

Mi esperas, ke Esperanto disvastiĝos forte en Ĉinio. Eble la paŝo de la disvastiĝo ne estas sama, la procezo ne-unueca kaj la spano de la paŝoj ne devas esti tro larĝa, sed ni devas scii, ke la celo jam estas definitiva, la laborforto pligrandigita kaj la unuiĝo plifortigita. Do la forto de Esperanto ŝveliĝos de malgranda al la granda, de malforta al fortega."

Karaj aŭskultantoj, la kongresa temo de ĉifoja kongreso estas: Kiel ni science kaj sane disvolvu Esperanto-movadon en Ĉinio?

La subtemoj estas:

1. En nova periodo, kia estas Esperanta funkcio en ekonomia kaj socia evoluado de Ĉinio.

2. Esperanto-asocioj, Esperanto-organizoj kaj Esperanto-movado de Ĉinio.

3. Mi faras kontribuon al la Esperanto-movado.

La kongresanoj faris varman diskutadon pri la kongresa temo en la komuna kunsido kaj en la grupaj diskutoj.

Ni citu vortojn de s-ro Shi Chengtai el la provinco Heilongjiang. Li diris:

La ĉina Esperanto-movado dekomence koincidas kun la ĉefa influo de la ĉina socia evoluado, t.e. la speciala fenomeno de la ĉina movado. S-ano Chen Yuan trafe diris, ke esplorante la ĉinan Esperanto-movadon, oni certe neniel ignoras la karakteron de kompakta kunigo de Esperanto-movado kun la liberigo de la ĉina nacio. Precipe dum la periodo de la Kontraŭjapana Rezistmilito, la ĉina Esperanto-movado havis la brilan sukceson. La maldekstra kultura movado fariĝis ĉeffluo de la socia movado, la ĉina Esperanto-movado memkonscie aliĝis en tiun ĉeffluon, tiam troviĝis pompa kaj aktiva Esperanto-movado, kiu eĉ gajnis laŭdon de s-ro Lusin kaj subtenadon de k-do Mao Zedong. Mao Zedong skribis la famajn vortojn por la Esperanto-ekspozicio en Yan'an (1939): "Mi dirus ankoraŭ la samon: Se oni prenas Esperanton kiel formon por diskonigi la ideon vere internaciisman kaj la ideon vere revolucian, do Esperanto povas esti lernata kaj devas esti lernata."