• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-13 16:28:33    
Legendo pri luna kuko

cri

La 15-a de la oka monato laŭ la ĉina luna kalendaro estas la Aŭtunmeza Festo en Ĉinio. Tiutage oni donacas lunan kukon al amikoj kaj parencoj por aludi kunestadon.

Lunaj kukoj por la Aŭtunmeza Festo de Ĉinio estas diversaj. Laŭ la produktejo estas pekinaj, kantonaj, suzhou-aj, taiwan-aj, yunnan-aj, hongkong-aj, chaozhou-aj kaj japanaj. Laŭ la materialoj kaj preparado estas fruktaj, legomaj, teaj, kokoslaktaj, marproduktaĵaj, tonikaj kaj aliaj. Laŭ la formoj estas elefantaj, porkidaj, leonaj k.a.

Heredinte la tradiciajn trajtojn de la ĉinaj lunaj kukoj, la modernaj estas pli delikataj kaj bongustaj. La lunaj kukoj estas ŝatataj de la ĉina popolo pro siaj apartaj trajtoj. La kantonaj estas maldik-krustaj kaj fragilaj, bongustaj kaj dolĉaj; la suzhou-aj -- molaj kaj aromaj; la chaozhou-aj kun farĉo el kandizita vaksa kukurbo -- tonikaj kaj molaj. La kuko aludas kolektiĝon de la tutaj familianoj, ĉar en la ĉina lingvo la prononco de luna kuko havas tiun signifon. Laŭ la formoj estas kvadrataj, okangulaj, triangulaj kaj ortangulaj kun diversaj farĉoj, kiaj kando, jujuboj, ovoflavo kaj kvin kernoj (kernoj de juglando, sunfloro, ternukso, pinnukso, kaj abrikoto). La desegnaĵoj de la kukoj strikte rilatas kun la luno, ekz. Bela feino Chang'e flugas al la luno; Leporo en la luna palaco; Nokta luno en la Lakta Vojo; Luno kun siaj tri inversaj ombroj en lago; kaj Antikva belulino Xi Shi ebriiĝas sub la luno. La belaj desegnoj ne nur montras feliĉon de la Aŭtunmeza Festo, sed ankaŭ riĉigas la poezian etoson de la festo.

La pekinaj lunaj kukoj kun fragila krusto estas bongustaj; la suzhou-aj kun maldikaj tavoloj estas blankaj, krespecaj kaj dolĉaj; la kantonaj similas al europaj kukoj kun diversaj bongustaj farĉoj. La tradiciaj taiwan-aj lunaj kukoj el batato estas dolĉaj kaj molaj, sed ne oleaj. La islamaj lunaj kukoj kun farĉo el diŝakita bovaĵo estas destinitaj por hujo.

Ĉinaj legendoj rakontas, kial ĉinoj kutime manĝas lunan kukon en tiu festo.

El la multaj legendoj la plej vaste cirkulanta estas komunikado de informoj per luna kuko:

En Yuan-dinastio (1271-1368) la tiranado de la regantoj vekis grandan indignon ĉe la vasta popolamaso kaj ĉie tra la tuta Ĉinio oni planis ribelon. Por daŭrigi sian regadon kaj preventi la popolan ribelon la regantoj malpermesis al la popolanoj kaŝi feraĵojn kaj dekretis, ke dek familioj uzu unu saman hejman tranĉilon. Kamparana armeo faris specialan kukon por teni informojn pri ribelo kaj sekrete transdoni ilin aliloken. Oni kaŝis en la kuko slipon kun informoj pri ribelo kaj difinis, ke oni levu la ribelon la 15-an de la oka monato laŭ la ĉina luna kalendaro. Tiuvespere, kiam la luno brilis sur la ĉielo, la popolanoj leviĝis. Rememore tiun ribelon oni alkutimiĝis manĝi lunan kukon tiutage.

En Ĉinio cirkulas alia legendo pri luna kuko. La imperiestro Li Shimin (627-650 sur trono) de Tang-dinastio batalis kontraŭ tuĝjue-oj kaj la 15-an de la oka monato laŭ la ĉina luna kalendaro triumfe revenis en la ĉefurbon Chang'an, kie ĉie regis vigleco. Tiam iu tubo-ano prezentis rondan kukon al la imperiestro por soleni lian venkon. La imperiestro ekĝojis. Li prenis la rondan kukon el luksa skatolo kaj diris, montrante la brilan lunon: "Mi devas donaci la kukon al la brila luno." Post tio la imperiestro kune kun siaj korteganoj manĝis la kukon kaj de tiam iom post iom formiĝis kutimo manĝi lunan kukon en la Aŭtunmeza Festo.

Estas la tria legendo pri luna kuko. Nokte de la 15-a de la oka monato laŭ la ĉina luna kalendaro la imperiestro Li Longji (712-756 sur trono) de Tang-dinastio sonĝis, ke li vojaĝis al la luna palaco kaj tie vidis lunan kukon. Belulino Chang'e diris al li, ke le kuko estas emblemo de feliĉa jaro kaj abunda rikolto. Vekiĝinte, la suvereno ordonis multe produkti tian kukon por kulti la lunon kaj peti mondpacon. Kaj manĝi lunan kukon iom post iom fariĝis palaca kutimo, kiun poste akceptis ankaŭ la ordinaraj popolanoj.