• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-13 16:49:36    
Parolado en la ferma ceremonio de la 4-a Azia Kongreso de Esperanto

cri
Ni ĝoju, ke la kongreso finiĝas sukcese malgraŭ diversaj malfacilaĵoj. Unue ni danku diligentajn kaj sincerajn nepalajn samideanojn pro ilia longa laboro ekde la jaro 2002, kaj due ni danku eksterlandajn partoprenantojn, kiuj venis longan vojon al Kathmandu por la sukcesigo de la kongreso. Mi estas certa, ke ĉiuj partoprenantoj havis tre agrablan, fruktoplenan kaj riĉan tempon dum la kongreso kaj en via koro nun estas flamoj de amikeco reciproka kaj flamoj de amo por Esperanto. Mi kredas, ke kunportante tiun flamojn hejmen, vi pli glorigos tiujn en via regiono kaj en via lando.

Jene mi skize analizos tiun ĉi kongreson. Mi opinias, ke la kongreso havas jenajn gravajn signifojn:

1 Tiu ĉi kongreso multe kontribuis al la evoluo de nepala Esperanto-movado dank' al granda laboro de nepalaj samideanoj. Vidu, ke en "Antaŭkongresa Renkontiĝo" en marto jam partoprenis ĉirkaŭ ok dek nepalaj esperantistoj kaj nun la sama nombro da nepalaj esperantistoj partoprenis. Nepala Esperanto-Asocio jam havas du filiojn tutlande. La ĉefa celo de Azia Kongreso estas progresigi tiean movadon. Do koncerne tiun celon, tiu ĉi kongreso estas sukcesa, kaj pro tio mi tre dankas nepalajn aktivulojn kaj alte taksas ilian laboron.

2 Tiu kongreso en progresanta lando koncerne la Esperanto-movado. Antaŭaj tri aziaj kongresoj okazis en progresintaj landoj, nome en Ĉinio, Vjetnamio kaj Korea Respubliko kun longa historio de Esperanto, sed Nepalo havas tre mallongan historion de Esperanto. Malgraŭ tio, nepalaj esperantistoj kuraĝe akceptis la malfacilan taskon okazigi la kongreson. La sukceso de la kongreso multe kuraĝigos aliajn progresantajn landojn. Mi esperas, ke dum la 5-a Azia Kongreso de Esperanto en Hindio en 2008, multaj tiaj landoj kandidatiĝos kiel gastiganton de la kongreso.

3 Tiu ĉi kongreso okazis en la centra Azio. Ĝisnunaj kongresoj okazis en la orienta parto de Azio, sed nun venas la tempo, ke Esperanto floru en la centra parto. Ĉifoje sukceso estos granda kuraĝigo de la sukcesigo de la 5-a Azia Kongreso de Esperanto en Hindio, kaj la du kongresoj en du najbaraj landoj en la centra Azio malfermos la novan epokon en nia movado.

4 Dum la kongreso ni komprenis la gravan rilaton inter Esperanto kaj paco. Pro la malstabila situacio de Nepalo, ni devis prokrasti la kongreson ĝis la fino de aŭgusto. Ni klare komprenis, ke sen paco la kongreso ne eblas. Sen paco Esperanto-movado ne bone funkcias. Pro tio nia tasko devas esti labori por paco. Nia forto estas malgranda, sed ni iel kaj ĉiel laboru por paco, por ke Esperanto floru ĉie en la mondo.

5 La sukceso de tiu ĉi kongreso akcelu nian movadon ĝis 2010. ni nun staras en la mezo de la unuaj 10 jaroj de la 21-a jarcento. Post tiu ĉi kongreso jene okazos internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj en Azio: en 2006 Internacia Himlaja Renkontiĝo denove en Nepalo, en 2007 Universala Kongreso en Jokohamo, Japanio, kaj samjare Internacia Junulara Kongreso en Korea Respubliko aŭ en Vjetnamio, en 2008 la 5-a Azia Kongreso de Esperanto en Hindio kaj en 2010 la 6-a Azia Kongreso de Esperanto ie en Azio. Mi esepras, ke en la venontaj 5 jaroj ekonomio en ĉiuj landoj tiel boniĝos, ke multaj esperantistoj povos partopreni en tiuj kongresoj. Koni unu la alian vizaĝo al vizaĝo estas tre grave por nia movado. Ju pli multe da homoj partoprenas kaj konas unu la alian, des pli firme kaj antaŭen nia movado progresos.

Mi deziras, ke dum la venontaj 5 jaroj, ni realigu tian esperplenan

mondon en Azio. Por tio ni kune laboru, fidante unu la alian. Ĝis la revido ĝis kiam ni rekontiĝu, ĉu en nepala venonta marto, ĉu en Jokohamo en Japanio, aŭ ĉu en Hindio aŭ ie en la mondo.

Hori Yasuo

Prezidanto de KAEM